Otto Schenk

aŭstra aktoro

Otto SCHENK (naskiĝinta la 12-an de junio 1930 en Vieno) estas aŭstra aktoro, reĝisoro kaj intendanto. Liaj plej grandaj sukcesoj kiel reĝisoro estis kun komedioj de Shakespeare kaj Nestroy.

Schenk en 2010.

VivoRedakti

Post trejnado ĉe la renomita Max-Reinhardt-seminario li dungitis en 1952 ĉe Wiener Volkstheater kaj reĝisoradis krome ĉe malagrandaj teatroj.

En 1955 li venis al Theater in der Josefstadt kiel aktoro kaj reĝisoro. Tie ege furoris la surscenejigo de O Wildnis (1960) de Eugene O'Neill.

En 1963 li ekdirektoriĝis en München ĉe Theater am Gärtnerplatz kaj parte reĝisoris ĉe Münchner Kammerspiele i.a. por la teatraĵoj Kasimir und Karoline kaj Geschichten aus dem Wiener Wald de Ödön von Horváth.

La sekvintajn jarojn li estis reĝisoro i.a. ĉe: Schauspielhaus (Hamburgo), Festivalo de Salcburgo, Burgteatrejo. Per enscenigo de Die Zauberflöte ĉe Salzburger Landestheater li unuafoje estis operreĝisoro.

En 1965 li iĝis ĉefreĝisoro ĉe Viena Ŝtata Operejo kaj escenigis ekde tiam ĉe multaj bonkonataj operejoj de la tuta mondo (ekz. ĉe Metropola Operejo en 1970 Fidelio de Beethoven kaj en 1986/87 La Ringo de la Nibelungo).

Reveno al la patrujoRedakti

En 1988 li revenis Vienon kaj restis ĉe la Josefstadt-teatrejo ĝis 1997. Al la plej gravaj enscenigoj de tiam nombriĝas Reigen (Schnitzler), La dresado de la megero (Shakespeare), La mevo (Ĉeĥov).

Kiel aktoro (elekto)Redakti

Aktorante li estis ĉe Burgteatrejo i.a. Wladimir ĉe Warten auf Godot (Samuel Beckett). Schenk aparte brilis ankaŭ en la rolo de Fortunatus Wurzel en Der Bauer als Millionär (Raimund) kaj de la protagonisto en la unurola teatraĵo Die Sternstunde des Josef Bieder de Eberhard Streul.

Premioj (elekto)Redakti

  • 1991: Nestroy-Ring
  • 2000: Nestroy-Preis pro la tutviva agado

VerkojRedakti

  • Garantiert zum Lachen. Witzesammlung. Piper, 2003.
  • Nach außen bin ich ja viel jünger. Ein Stück aus meinem Leben. Piper, 2006.
  • Sachen zum Lachen. Ein Lesebuch. 16-a eldono. Piper, 2006.
  • Wer kocht, ist selber schuld. Angefressene Memoiren. Amalthea, 2007.
  • Darum das ganze Theater. Nichts ist so komisch wie das Leben. Amalthea 2008.
  • Es war nicht immer komisch. Notizen aus meinen ersten 80 Jahren. Amalthea, 2010.

Eksteraj ligilojRedakti