Otton Marcin Nikodym (naskiĝis la 3-an de aŭgusto 1887 en Zabłotów apud Kołomyja, mortis la 4-an de majo 1974 en Utica, Nov-Jorkio) – pola matematikisto konata pro kontribuoj al mezurteorio, funkcionala analitiko, teorio de diferencialaj ekvacioj kaj priskriba aroteorio. Unu el kunfondintoj de Pola Matematika Societo en 1919.

Otton Nikodym
Persona informo
Otton Marcin Nikodym
Naskonomo Otton Marcin Nikodym
Naskiĝo 13-an de aŭgusto 1887 (1887-08-13)
en Zabolotiv, Reĝlando Galicio kaj Lodomerio,  Aŭstrio-Hungario
Morto 4-an de majo 1974 (1974-05-04) (86-jaraĝa)
en Utica
Tombo National Shrine of Our Lady of Czestochowa vd
Lingvoj francapolausona anglaangla vd
Ŝtataneco Reĝlando Galicio kaj LodomerioDua Pola RespublikoPollandoUsono vd
Alma mater Scienca Fakultato de Parizo • Universitato de VarsovioLviva Universitato vd
Familio
Edz(in)o Stanislawa Nikodym vd
Profesio
Okupo matematikisto • universitata instruisto vd
Laborkampo matematiko vd
Verkado
Verkoj teoremo de Radon-Nikodym ❦
Nikodym set ❦
Q25377795 ❦
Radon–Nikodym set vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li studis matematikon ĉe Matematika Fakultato de Universitato al Jan Kazimierz kaj finis en 1911. Doktoriĝis en 1924 en Varsovia Universitato, kaj julie 1927 tie habilitiĝis. Ĝis 1945 loĝis en Varsovio, poste dum unu jaro lekciis en Krakovo kaj en 1946 forveturis de Pollando. En la jaroj 1948 - 1965 laboris en Kenyon College en la subŝtato Ohio en Usono. Membro de Pola Scienca Societo en Eksterlando (de 1960).

Nikodym estis konata pedagogo kaj populariganto de matematiko, aŭtoro de pluraj radiodisaŭdigoj pri ĝi. Li posedis kvin lingvojn.

Eksteraj ligiloj redakti

John J. O'Connor; Edmund F. Robertson: Otton Nikodym [1] en MacTutor History of Mathematics archive