Pál Fekete, laŭ hungarlingve kutima nomordo Fekete Pál estis hungara aktoro, operkantisto (tenoro). Lia origina familia nomo estis Vörös [voroŝ].

Pál Fekete
Persona informo
Naskonomo Vörös Pál
Naskiĝo la  4-an de novembro 1900(nun 1900-11-04)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto la 3-an de januaro 1959
en Hungario Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Q20439791Muzikakademio Franz Liszt
Okupo
Okupo operkantisto • ŝlagristo • filmaktoro
vdr

Pál Vörös [1] naskiĝis la 4-an de novembro 1900 en Budapeŝto, li mortis la 3-an de januaro 1959 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Pál Fekete devenis el juda familio. Li akiris aktoran diplomon en Aktora Lernejo de la Tutlanda Aktora Societo en 1920. Post siaj studoj li aliĝis al trupo de Teatro Belvárosi, poste al pluraj kabaredoj. Intertempe li lernis operkantadon en Muzikakademio de Budapeŝto, fine li plulernis en Berlino en la lernojaro 1929. Inter 1930 kaj 1940 li apartenis al koruso de la Reĝa Operejo de Budapeŝto, sed en tiu periodo li ofte havis pli malgrandajn operajn rolojn. Inter 1939-1945 pro la kontraŭjudaj leĝoj li estis videbla nur en kabaredoj, sed poste li denove estis membro de la Operejo ĝismorte. Li kantis ankaŭ operetojn, ŝlagrojn kaj popolajn melodiojn.

Li edziĝis en 1935.

Elektitaj teatraj roloj redakti

Elektitaj filmaj roloj redakti

  • Aggyisten, Biri! (1927) – fraŭlo el Ameriko
  • Hyppolit, la lakeo (1931) – kantisto
  • Mágnás Miska (1949) – kantisto

Fontoj redakti