Péter Hasenfratz [hasenfrac], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hasenfratz Péter estis hungara-svisa fizikisto, profesoro, membro (ekstera (2001)) de Hungara Scienca Akademio.

Péter Hasenfratz
Persona informo
Naskiĝo 22-an de septembro 1946 (1946-09-22)
en Budapeŝto
Morto 9-an de aprilo 2016 (2016-04-09) (69-jaraĝa)
en Wohlen AG
Ŝtataneco Hungario
Alma mater ELTE Faculty of Science
Okupo
Okupo fizikisto • teoria fizikisto
vdr

Péter Hasenfratz [1] naskiĝis la 22-an de septembro 1946 en Budapeŝto, li mortis la 9-an de aprilo 2016 en ?.

Biografio redakti

Péter Hasenfratz frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1966, poste sciencaj gradon Ph.D en 1971. Post siaj studoj li laboris en la centra fizika esplora instituto. En la jaroj 1975 kaj 1976 li plulernis en Utrecht, kie li okupiĝis pri kvantumoj. Li revenis al Budapeŝto, sed en 1979 li aliĝis al esploroj de CERN. Lian esploron helpis ne nur lia mirinda matematika scio, sed ankaŭ lia fratino. En 1984 li ekinstruis en Universitato de Berno, ekde 1991 en titolo universitata profesoro. Inter 1999 kaj 2001 li estis institutestro en la sama urbo. Li pensiuliĝis en 2011. Li ricevis hungaran premion en 1979. Post sia morto li poslasis edzinon kun 4 gefiloj.

Fontoj redakti