Péter Kacsuk [kaĉuk], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Kacsuk Péter Imre estas hungara inĝeniero pri informadiko, altlerneja instruisto, laboratoriestro.

Péter Kacsuk
Péter Kacsuk en 2003
Péter Kacsuk en 2003
Persona informo
Naskiĝo la  8-an de majo 1953(nun 1953-05-08)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Lingvoj hungara
Loĝloko Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo komputosciencisto
vdr

Péter Kacsuk[1] naskiĝis la 8-an de majo 1953 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Péter Kacsuk akiris diplomon (MSc) en Teknikuniversitato de Budapeŝto en 1976. Samloke li doktoriĝis en 1984, li kandidatiĝis ĉe la Hungara Scienca Akademio en 1989, la habilitiĝo okazis en universitato de Vieno en 1997. Li akiris la instruan rangon profesoro post 2 jaroj, en 2001 li doktoriĝis ĉe la akademio. En 1998 li estis nomumita laboratoriestro. Li instruis en Universitato de Miskolc inter 1999 kaj 2006, en Scienca Universitato Loránd Eötvös inter 2001-2011, inter 2001-2017 en Universitato de Westminister kaj li ofte prelegis kiel gasto en aliaj universitatoj. Li partoprenas en redaktaj laboroj de revuoj pri informado. En 2018 li akiris diplometon pri taksado pri pentraĵoj. Li ricevis premiojn inter 1998-2018.

Lia elektita libro redakti

  • Korszerű számítógép-architektúrák (kunverkisto, 1998)

Elektitaj artikoloj redakti

  • Execution Models of Prolog for Parallel Computers 1990.
  • Execution Models for a Massively Parallel Prolog Implementation 1999.
  • Solving the Grid Interoperability Problem by P-GRADE Portal at Workflow Level (kunverkisto, 2008)
  • MiCADO-Microservice-based Cloud Application-level Dynamic Orchestrator 2019.

Fontoj redakti

Referencoj redakti