Pierre Cuypers

(Alidirektita el P.J.H. (Pierre) Cuypers)

Petrus Josephus Hubertus (Pierre) CUYPERS, naskiĝis en Roermond, Nederlando (1827), kaj mortis tie en (1921). Li estis influata de la brita arĥitekto Augustus Pugin kaj lia novgotika stilo, pli multe tamen de la franca arĥitekto Eugène Viollet-le-Duc, kiu estis verkinto de la norma libro "Dictionnaire raisonné de l'architecture Française du XIe aŭ XVIe siècle".

Pierre Cuypers
Persona informo
Naskonomo Petrus Josephus Hubertus Cuypers
Naskiĝo 16-an de majo 1827 (1827-05-16)
en Roermond,  Nederlando
Morto 3-an de marto 1921 (1921-03-03) (93-jaraĝa)
en Roermond
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Alma mater Reĝa Akademio de Belaj Artoj
Familio
Patro Johannes Hubertus Cuypers
Frat(in)oj Frans Cuypers • Henricus Hubertus Cuypers
Infano Joseph Cuypers
Okupo
Okupo arkitekto • ceramics designer
Verkoj Amsterdam Centraal
Rijksmuseum
vdr
Centra stacidomo de Amsterdamo

Cuypers estis altirita de la simbola flanko de Gotiko kaj ankaŭ la katolikeco de Cuypers grandmezure estas videbla en lia arĥitekturo. Li transloĝiĝis en 1865 al Amsterdamo. Li fariĝis ankaŭ arĥitekto de la konstruota Rijksmuseum.
Aliaj konstruaĵoj formplanitaj de Cuypers estas: Centra Stacidomo (Amsterdamo) kaj pli ol cent preĝejoj, inter kiuj tri preĝejoj en Belgujo kaj unu en Norvegujo.

Bibliografio redakti

  • A.J.C. van Leeuwen, Pierre Cuypers architect (1827-1921), Zwolle-Amersfoort-Zeist, 2007.
  • H. Berens (ed.), P.J.H. Cuypers (1827-1921). Het complete werk, Rotterdam, Nederlands Architectuurinstituut, 2007.
  • A.J.C. van Leeuwen, De maakbaarheid van het verleden. P.J.H. Cuypers als restauratiearchitect, Zeist-Zwolle, 1995.