Paňa, hungare Nemespann estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Nitra.

Paňa situas en la plej griza distrikto

Situo redakti

La vilaĝo situas sur ebenaĵo kaj sur mildaj deklivoj, laŭ traira flankovojo. Nitra (urbo) troviĝas 15 km-ojn for.

Historio redakti

 

La vilaĝo estis loĝata dum la bronzepoko. La unua mencio pri la loko devenis el 1156 en formo Asgar. Tiu vilaĝo senhomiĝis kaj forgesiĝis. La nuna vilaĝo menciiĝis en 1239 en formo Poonh. Tiam loĝis tie fiŝistoj kaj falkistoj de la reĝo. En 1397 militistoj bruldetruis la vilaĝon, poste husanoj faris damaĝojn. Ekde la 16-a jarcento la turkoj longe suferigis la loĝantojn. En 1910 loĝis tie 714 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Nyitra, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Tiu vilaĝo situis ĉe la nova landolimo ĉe la hungara flanko. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 295 da homoj, (265 slovakoj, 26 hungaroj).

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

En la iama Nemespann naskiĝis hungara operkantisto Alajos Bogyó.