Papa Palaco de Avinjono

muzeo en Francio
Monda heredaĵo de UNESKO

La Papa Palaco (france Palais des Papes) en Avinjono, Francio estas unu el la plej grandaj kaj gravaj gotikaj-mezepokaj konstruaĵoj en Eŭropo. Ĝi estas unu el la plej belaj lokoj kiuj nomiĝas «Palaco de la Papoj». Ĝi estas Monda heredaĵo de Unesko ekde 1995, kune kun la Palaceto, la katedralo kaj la ponto sur Rodano, kaj la antikva murego. Ekde 2007 ĝi estas eŭropa heredaĵo.

Papa Palaco de Avinjono
palacoarta muzeovidindaĵo • palace of the Popes
Bazaj datoj
Konstrustilo Gotika arkitekturo vd
Arkitekto Bertran Nogayrol vd
Lando Francio vd
Situo Avignon
Adreso 2 place du Palais
Situo
Geografia situo 43° 57′ 3″ N, 4° 48′ 27″ O (mapo)43.95084.8075Koordinatoj: 43° 57′ 3″ N, 4° 48′ 27″ O (mapo) [+]
Papa Palaco de Avinjono (Vaucluse)
Papa Palaco de Avinjono (Vaucluse)
DEC
Papa Palaco de Avinjono
Papa Palaco de Avinjono
Lokigo de Vaucluse en Francio
Situo de Papa Palaco de Avinjono
Map
Papa Palaco de Avinjono
Parto de Historic Centre of Avignon vd
Posedata de Ville d'Avignon Chibre vd
Retejo https://www.palais-des-papes.com
Monda heredaĵo

Lando  Francio
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj i, iii, iv,
Fonto 228rev
Regiono** Eŭropo kaj Nordameriko
Geografia situo 43° 57′ 3″ N, 4° 48′ 27″ O (mapo)43.9508333333334.8075
Registra historio
Registrado 1995  (19-a sesio)

Geografia lokigo sur la mapo : Avignon

Papa Palaco de Avinjono (Avignon)
Papa Palaco de Avinjono (Avignon)
DEC
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr

Avinjono estis la loĝejo de la Papo en 1309, kiam la gaskono Bertrand de Goth, kiel papo Klemento la 5-a, ne dezirante alfronti la akran kaoson de Romo post sia elekto (1305), translokigis la Papan Kurion al Avinjono.

La palaco troviĝas sur samnoma placo, proksime al la murego de la urbo, ĉe la rivero Rodano. Tiu papa palaco estas la plej granda el la mezepokaj gotikaj konstruaĵoj. Ĝi havas freskojn pentritaj ekde 1343 de gravaj pentristoj venintaj el tuta Eŭropo, gviditaj de Matteo Giovanetti, el Viterbo.

La freskoj ankoraŭ konserviĝas, tiuj de la kapelo Sankta-Marcialo estis restaŭritaj en 2005. Temas pri grava aro de pentraĵoj kiuj atestas la altan kvaliton de la unua skolo de Avinjono. La plejparto de la palaco estas malferma por la publiko. Ĝi gastigas konvenciejon (Centre International des Congrès) kiu estis kreita en 1976.

Vidu ankaŭ redakti