La PapasuloAbota naivulo (Papasula abbotti) estas endanĝerigita marbirdo de la familio Suledoj, kiu inkluzivas ankaŭ sulojn kaj naivulojn. Ĝi estas la plej granda birdo de la familio, kaj estas lokita ene de sia propra monotipa genro. Ĝi estis unuafoje identigita el specimeno kolektita de William Louis Abbott, kiu malkovris ĝin en Ĉielira Insulo en 1892.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Papasulo
Papasulo
Papasulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Suledoj Sulidae
Genro: Papasula
Specio: P. abbotti
Papasula abbotti
(Ridgway, 1893)
Konserva statuso
EN[1]
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Papasulo reproduktiĝas nur en kelkaj punktoj de la aŭstralia teritorio de Kristnaskinsulo en oriento de Hinda Oceano, kvankam ĝi iam havis multe pli ampleksan teritorion. Ĝi havas blankan plumaron kun nigraj markoj, kaj estas adaptita por long-distanca flugo. Ĝi manĝas ĉe Kristnaskinsulo, ofte ĉe nutro-riĉaj oceanaj suprenfluoj, kvankam individuoj kapablas flugi milojn da kilometroj. Paroj pariĝas por vivo kaj produktas unu idon ĉiun duan aŭ trian jaron, nestumante ĉe la pinto de elstaraj arboj en la kanopeo de pluvarbaro.

La populacio estas malpliiĝanta. Historie multe el ties iama habitato estis senarbarigita por fari lokon al minado de fosfato. Iome da senarbarigo pluas, kaj la efiko de la iama lignoproduktada senarbarigo pluas malfaciligante la vivon de la nuna populacio. Alia minaco estis kaŭzata de la enmeto de Flava frenezformiko, kiu malpliigas la habitatan kvaliton. Minimumaj habitataj malpliiĝoj havas gravan efikon sur la birda populacio. Ĉiuj nestareoj estis inkludataj en la Kristnaskinsula Nacia Parko.

Taksonomio redakti

La unua specimeno estis kolektita el Insulo Ĉieliro en 1892 de la usona naturalisto William Louis Abbott, nordokcidente de Madagaskaro, kvankam estas polemiko ĉu fakte li kolektis ĝin el la najbara Insularo Glorioso. Ĝi estis priskribita de Robert Ridgway en 1893. En 1988 ĝi estis lokita en sia propra genro fare de Olson & Warheit 1988. La bazaj karakteroj de tiu specio sugestas ke ĝi povas esti frua branĉo de la familio de Suledoj, kontraŭante la disiĝon inter suloj kaj naivuloj.[2] Tion plifortigis analizoj de mitokondria citokromo de geno b en 1997, kiu indikis ke la Papasulo estis frua posteulo de la suloj pli ol de aliaj naivuloj.[3] Tamen, studo de 2011 pri multaj genoj trovis ke ĝi estas baza al ĉiuj aliaj suloj kaj naivuloj, kaj verŝajne diverĝis el ili antaŭ ĉirkaŭ 22 milionoj da jaroj.[4]

Priskribo redakti

La Papasulo estas la plej granda el ĉiuj el la suloj, kaj estas adaptita al long-distanca flugo.[5] Individuoj povas atingi 80 cm el beko al vosto,[6] kaj pezas ĉirkaŭ 1460 g. Ĝi distingiĝas el aliaj suledoj en la regiono pro sia blankanigra plumaro.[7] Ĝi havas blankecan plumaron, kio kontrastas kun nigraj okulareoj, nigraj flugiloj kaj vostoj, kaj nigraj flankomarkoj. Ties piedoj estas bluaj kaj retecaj, kun nigraj eksteraj pintoj. Maskloj havas palgrizajn bekojn kun nigraj pintoj, dum inoj havas rozkolorecajn bekojn kun nigraj pintoj.[2] Idoj havas blankan lanugon kaj mantelon de nigraj skapularaj plumoj.[6]

Distribuado kaj habitato redakti

La Papasulo estas la ununura naivulo limigita al ununura loko,[6] kvankam ties iama distribuado kovris multe de la Hinda kaj Pacifika Oceanoj.[1] Estas fosilia pruvaro de ties iama esto en la Suda Pacifiko, kaj vidaj atestoj de la specio reproduktanta en la Maskarenoj. Aprile de 2007, individuo de tiu specio estis fotita ĉe naivula kolonio en la insulo Rota en la Pacifika Oceano,[8] kaj la sama individuo estis vidata ĉe la kolonio de Ruĝkrura naivulo tra almenaŭ 2011 (printota, Pratt).

Ĝi reproduktiĝas en altaj arboj en la arbaroj de ebenaĵoj de centraj kaj okcidentaj areoj de Kristnaskinsulo, kaj en la supraj terasarbaroj de la norda arbaro.[5] Nesta distribuado estas disa, baze sur topografio, kun la majoritato de nestoj en arboj aŭ sur neregula tereno. Nestoj estas kutime konstruitaj sur arboj Syzygium nervosum kaj Planchonella nitida, kvankam oni uzas ankaŭ elstarajn ekzemplerojn de Tristiropsis acutangula. Pro la pasatoj kiuj blovas sudoriente el aprilo al novembro, oni preferas arbojn kies alproksimejo estas el nordokcidento.[2]

Ties manĝoteritorio atingas kutime 40–100 km el Kristnaskinsulo, kvankam foje individuoj estas ofte vidataj en Indonezio kaj vagantoj atingas tiom for kiom ĝis kontinenta Aŭstralio. Unusola ino estis ĵus observita en Insulo Rota, kaj estis kelkaj vidaĵoj el la Banda Maro indikante ĉu eĉ pli grandajn teritoriojn aŭ nekonataj reproduktaj kolonioj.[1]

Populacio redakti

La populacio de Papasulo estas la plej bone dokumentita, kaj plej malgranda, el ĉiuj suledaj populacioj.[6] Ĝi estis kalkulita unuafoje en 1967,[2] rezulte en ĉirkaŭkalkulon de 2,300 reproduktaj paroj. Ĉirkaŭ 1983 la nombro de reproduktaj paroj estis malpliiĝinta al 1,900. Plej kompleta enketo estis farata en 1991, kaj inkludis novajn reproduktajn lokojn kiuj estis nekonataj en antaŭaj enketoj. Ĝi alportis la ĉirkaŭkalkulon de reproduktaj paroj ĝis 2,500, kun totala nombro de maturaj individuoj ĝis 6,000. Helikoptera enketo en 2002 notis 1,500 nestolokojn. La populacio estis stabila el 1991 al 2002.[1]

Oni ĉirkaŭkalkulas, ke la populacigrando malpliiĝos pli ol 80% dum la venontaj tri generacioj, aŭ 120 jaroj.[9] Nuna malpliiĝo estas atribuata al malaltaj produktindicoj kaj al la negativaj efikoj de ventoj super la reprodukta populacio. Pro ties malgranda populacio, limigita habitato, malalta fekundeco, kaj limigita distribuado, la Abota naivulo estas je alta risko de formorto se okazas plia habitata malpliiĝo.[10]

Ekologio redakti

Individuoj estas solemaj long-distance veturantoj, kies teritorio povas atingi milojn da kilometroj el Kristnaskinsulo. Ili estas tre voĉemaj, kun ampleksa gamo de alvokoj. Pro ties grando, ili postulas grandan malferman spacon por ekflugi. Krome ili nestumas ĉe la pintoj de arboj. Se individuo falas sur la arbara grundo, ĝi malsategos se ĝi ne kapablos sufiĉe grimpi por havi spacon por ekflugi.[5] Plenkreskuloj rare luktas pro la risko fali.[6] Junuloj devas sukcesi en sia unua flugoklopodo; malsukcesaj klopodoj rare rezultas en survivado de la junulo.[5]

Plenkreskulo manĝas en maro el oktobro al aprilo, kvankam revenas se havas idon dependan el tiu.[5] Ili manĝas en ĉebordaj akvoj,[6] manĝante fiŝojn kaj kalmarojn. Oni ne konas la manĝokutimaron,[1] kvankam oni supozas, ke ili manĝas ĉe oceana marfluo ĉe Javo, 300 km nordokcidente de la Kristnaskinsulo.[5] Idoj estas nutrataj per regurgitado fare de plenkreskuloj.[7]

Reproduktado redakti

Pariĝado prenas la formo de deproksima memmontrado. Partneroj povas pariĝi porvive, kaj pluhavi la saman nestolokon dum siaj vivoj.[6] Nestoj estas farataj ĉe la pinto de pluvarbaraj arboj, 10–40 m el la grundo,[2] kutime ĉe altoj de 150 m aŭ eĉ pli alte.[1] Reproduktaj cikloj daŭras 15–18 monatojn, kaj la ino demetas nur unu ovon dum ĉiu ciklo. Sukcesaj paroj povas nestumi unufoje ĉiun duan jaron, sed ofte ili ripozas jarojn inter klopodoj reproduktiĝi. Tiuj ripozaj jaroj okazas eĉ se la paro estas nesukcesa reproduktiĝi.[1] Plej paroj reproduktiĝas nur unufoje ĉiun trian jaron.[5]

Pariĝado kutime okazas en aprilo, kaj ovodemetado inter aprilo kaj julio.[5] Ovoj estas same al 8% el la ina korpopezo. Ili estas kovataj sub la retmembranaj piedoj de la gepatroj, kiuj iĝas sangovaskulecaj kaj varmaj.[6] Kovado estas farata de ambaŭ gepatroj, kiu faras vicojn de ĝis du tagoj. Ovokovado daŭras ĉirkaŭ 56 tagojn,[5] kio estas 30 tagojn pli longe ol ĉe aliaj suledoj.[2] Eloviĝo okazas el junio al novembro, post kiam la ovoj estas jam kovataj.[5] Post 170 tagojn la idoj plene flugas, kaj post aldonaj 200 tagoj iĝas plene sendependaj.[5] Plej idoj faras sian unuan flugon en decembro aŭ januaro.[7][11] Junuloj atingas maturecon ĉirkaŭ la ok jaroj de aĝo, kaj povas vivi ĝis 40 jarojn.[1]

Minacoj kaj konservado redakti

Eĉ minimuma malpliiĝo en habitata kvalito povas grave efiki sur tiuj birdoj. Dum 1965–1987 minado de fosfato detruis unu trionon de la nestohabitato de la Papasulo. Degenerado pluis, kaj la sano de individuaj arboj malaltiĝis.[1] Klarigado fare pro lignoproduktado pliigis la venton en la kanopeo, generante turbuladon de ĝis 300 m ĉe la arbarklarejoj. Tio kaŭzas pli malaltan reproduktan sukceson ĉar la idoj estas forigitaj el nesto kaj ne survivas post siaj unuaj flugoj. Ankaŭ survivado de plenkreskuloj malpliiĝas pro pliiĝanta risko fali surgrunde dum surterigado.[10] Tio tuŝas 36% el la nuna populacio.[2]

Enmetitaj plantoj frustras habitatan rehabilitadon ĉe abandonitaj minadlokoj kaj metas riskon se ili invadas praarbarojn. Kontinuata minado restas problema, ĉar maturaj duarangaj arbaroj estis klarigataj por minado en 2007. Postulo minadi en kio estas nune 250 ha de arbaroj estis malakceptata en 2007, sed estas nune sub apelacio.[1] La entrepreno Christmas Island Phosphates Pty Ltd ne povas klarigi praarbarojn, kaj eĉ bezonas permeson por klarigi rekreskitajn arbarojn.[1]

La Nacia Parko Kristnaskinsulo inkludas ĉiujn konatajn nestolokojn de Papasulo.[10] Ĝi estis kreita en 1980 kaj estis sekve etendita por kovri 60% el la insulo.[1] La populacio estis monitorigita el 1982 al 1993, kaj en 1984 20% el la minadareoj ĉe la nestolokoj estis replantitaj.[1] La celoj de Environment Australia Abbott's Booby Recovery Plan (Mediplano por Rekupero de la Papasulo) estas regeneri la arbarojn kaj helpi eviti pluan malpliiĝon de la specio. Oni atingis rearbarigon je ĉirkaŭ 30% el la abandonitaj minadareoj, kun fokuso sur areoj proksimaj al la praarbaroj kie novkreskantaĵaro povu agi kiel ventobarilo. Plej el la plantitaj arboj estas fondospecio, dum neindiĝenaj specioj estas uzataj se ili ne invadas la medion. Parto de la rearbariga projekto estas financata de la fosfata minkompanio kiel parto de sia lukontrakto.[10]

 
Flavaj frenezformikoj

Invado de Flavaj frenezformikoj metas konstantan riskon al la papasula populacio. La Flavaj frenezformikoj formis superkoloniojn en la 1990-aj jaroj kaj etendiĝis tra 28% el la insulara arbaro. Starte en 2000, klopodoj por kontroli ilin nuligis ilin el 2,800 ha de arbaroj, rezulte en 95% de malpliigo de ties teritorio. Tiu estis 300 ha en 2005, je multe pli malaltaj densecoj ol origine, kvankam ĝi iomete rekuperiĝis ekde tiam. Oni supozas, ke la formikoj povus predi la idojn kaj kaŭzi nestabandonon, kvankam tio ne estis observita. Ili tamen rompis la ekosistemon per mortigado de ruĝaj kraboj, kaj bredas koĉojn kiuj damaĝas la arbojn kie nestumas la papasuloj.[1]

Trofiŝkaptado kaj marpoluado metas aldonajn problemojn al la populacio. Oni supozas, ke la birdoj povus esti rekte ĉasataj[1] aŭ kaptataj kiel kaptaĵo ĉe multhokado,[9] ĉar ili povas veni al kontakto kun fiŝkaptejoj de Indonezio aŭ Tajvano. Tio ne estis ankoraŭ dokumentita.[1]

Planoj por konstruo de satelita lanĉejo en la insulo estis studata, sed ne metita en agado.[1]

En 1988 ciklono detruis trionon de ĉiuj nestoj kaj idoj. Klimata ŝanĝo rezulte en plialtiĝanta marsurfaca temperaturo, ŝanĝoj en precipitaj modeloj, kaj ŝanĝoj en la suda oscilado fare de El-Ninjo povus plue damaĝi la populacion pro ŝanĝo en veteraj modeloj.[1] La plialtiĝo en maraj temperaturoj malaltigas la reproduktan sukceson, ĉar la papasula manĝo troviĝas en malvarma akvo devena el nutro-riĉaj marfluoj.[2]

La Papasulo estis listita sub la Apendico I de CITES, kaj estas klasita kiel endanĝerita en la IUCN Ruĝa Listo.[1] Ĝi estis ankaŭ klasita kiel endanĝerita laŭ la de Aŭstralio ‪Environment Protection and Biodiversity Conservation Act 1999‬.[2]

Referencoj redakti

  1. 1,00 1,01 1,02 1,03 1,04 1,05 1,06 1,07 1,08 1,09 1,10 1,11 1,12 1,13 1,14 1,15 1,16 1,17 1,18 BirdLife International (2012). Papasula abbottiInternacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio 2012.1. Internacia Unio por la Konservo de Naturo. Elŝutita 16a Julio 2012.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 2,7 2,8 Papasula abbotti – Abbott's Booby. Australian Government Department of Sustainability, Environment, Water, Population and Communities. Alirita 30a de Marto 2012.
  3. Friesen V.L.; Anderson D.J (1997). “Phylogeny and Evolution of the Sulidae (Aves: Pelecaniformes): A Test of Alternative Modes of Speciation”, Molecular Phylogenetics and Evolution 7 (2), p. 252–60. 
  4. Patterson, S.A.; Morris-pocock, J.A.; Friesen, V.L (2011). “A multilocus phylogeny of the Sulidae (Aves: Pelecaniformes)”, Molecular Phylogenetics and Evolution 58 (2), p. 181–91. 
  5. 5,00 5,01 5,02 5,03 5,04 5,05 5,06 5,07 5,08 5,09 5,10 Abbott's Booby (Papsula abbotti). Australian Broadcasting Corporation. Alirita 2012-03-29.
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 6,4 6,5 6,6 6,7 Gannets and Boobies, The New Enyclopedia of Birds, J. Bryian Nelson, Christopher Perrins, paĝoj 83, 85–87, Oxford University Press, 2004, isbn=0-19-852506-0.
  7. 7,0 7,1 7,2 Marchant, S.; & Higgins, P.J. (Eds). (1990). Handbook of Australian, New Zealand and Antarctic Birds. Volume 1: Ratites to Ducks. Oxford University Press: Melbourne. ISBN 0-19-553068-3
  8. (2009) “”, Bulletin of the British Ornithological Club 129 (2), p. 87–91. Alirita 1a Marto 2011.. 
  9. 9,0 9,1 Recovery Outline Abbott's Booby. Australian Government Department of Sustainability, Environment, Water, Population and Communities. Alirita 30a de Marto 2012.
  10. 10,0 10,1 10,2 10,3 Conservation. Australian Broadcasting Corporation. Alirita 29a de Marto 2012.
  11. Nelson, J. Bryan. (1978). The Sulidae. Gannets and Boobies. Oxford University Press: Oxford. ISBN 0-19-714104-8

Eksteraj ligiloj redakti