Patti Page, naskiĝis kiel Clara Ann Fowler (Claremore (Oklahomo), 8-an de novembro 1927Encinitas (Kalifornio), 1-an de januaro 2013), estis usona kantistino.

Patti Page
Patti Page en 1955
Patti Page en 1955
Bazaj informoj
Naskonomo Clara Ann Fowler
Naskiĝo 8-an de novembro 1927 (1927-11-08)
en Claremore, Oklahomo
Morto 1-an de januaro 2013 (2013-01-01) (85-jaraĝa)
en Encinitas, Kalifornio
Ĝenroj tradicia popmuziko • kontreo
Profesio kantistino
Eldoninto Mercury Records
Retejo Patti Page
Persona informo
Naskonomo Clara Ann Fowler
Aliaj nomoj Patti Page
Mortokialo malsano
Tombo Kalifornio
Ŝtataneco Usono
Alma mater Webster High School
Okupo
Okupo kantistokantaŭtoromuzikisto • diskografa artisto
TTT
Retejo https://www.last.fm/music/Patti+Page/
vdr

La junaĝo de Patti Page estis de malriĉeco. Ŝi elkreskis en granda familio en Claremont; ŝia patro laboris je la fervojoj, ŝia patrino estis kotonrikoltistino. Ne estis mono por elektro, do vespere ŝi ne povis legi, ŝi rememoris pliposte. Ili vivis en diverstipaj vilaĝetoj en Oklahomo. Ŝi vizitis la Daniel Webster mezlernejon en Tulsa, kie ŝi en 1945 diplomiĝis. En la sama urbo Tulsa ŝi, kiel dekokjarulino, komencis kanti por la loka radiostacio. Ŝi anstataŭis la kantistinon en la programo Meet Patti Page Show, kiu estis sponsorita de Page Milk Company (laktokompanio), kaj transprenis de ŝi la artistnomon Patti Page.

Ŝi estis akceptita en la bando de saksofonisto Jack Rael, kiu pliposte fariĝis ŝia manaĝero. Sekve ŝi kantis ĉe la Jimmy Joy Band, kiu en 1947 alvenis en Ĉikago. Je iu momento ŝi manĝis kun grupo da muzikistoj sub gvido de Benny Goodman. Tra li ŝi akiris disko-kontrakton kun Mercury Records.

Ŝi havis gravajn furorkantojn kiel "Tennessee Waltz", "With My Eyes Wide Open, I'm Dreaming" kaj "(How Much Is That) Doggie in the Window". Komerce ŝi estis la plej sukcesplena kantistino de la 1950-aj jaroj. Patti Page vendis pli ol cent milionojn da diskoj kaj faris 50 albumojn.

Filmoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti