Paul Greengard
Paul GREENGARD (Novjorko, 11-a de decembro 1925 - Ibid., 13-an de aprilo 2019) estis usona neŭrologo.
Paul Greengard | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito | |||||
Persona informo | |||||
Paul Greengard | |||||
Naskiĝo | 11-an de decembro 1925 en Nov-Jorko, Nov-Jorkio | ||||
Morto | 13-an de aprilo 2019 (93-jaraĝa) en Manhatano, Nov-Jorkio | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Johns Hopkins Universitato • Hamilton College vd | ||||
Familio | |||||
Patrino | Pearl Meister Greengard vd | ||||
Gefratoj | Chris Chase vd | ||||
Edz(in)o | Ursula von Rydingsvard vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | biokemiisto • neŭrosciencisto • farmakologo • universitata instruisto vd | ||||
Laborkampo | Nervobiologio • molekula biologio vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li ricevis sian doktorecon en Medicino kaj Filozofio de la Universitato Johns Hopkins en Baltimoro. Li kompletigis postdoktorajn studojn en Londono, Kembriĝo, ĉe la Nacia Instituto de Medicina Esplorado en Anglujo. Li estis direktoro de la Fako de Biokemio de Geigy kaj poste instruisto de Farmakologio kaj Psikiatrio en Nov-Jorko kaj en New Haven. Ekde 1983 li laboris kiel direktoro de la Molekula kaj Ĉela Neŭroscienca Laboratorio ĉe la Universitato Rockefeller en Novjorko.
Greengard daŭrigis la esploron malfermitan de Arvid Carlsson, en la studado de dopamino, serotonino kaj noradrenalino.
Li ricevis la Nobel-premion pri Fiziologio aŭ Medicino[1] en 2000, kun Arvid Carlsson kaj Eric Kandel.