Pavlo Dibenko
Pavlo Juĥimoviĉ DIBENKO (ukraine Павло Юхимович Дибенко, ruse Павел Ефимович Дыбенко; 1889–1938) estis grava ukraina revoluciisto, komandanto de Ruĝa Armeo kaj la unua Popola komisaro pri maraj kaj flotaj aferoj en Sovetunio.
Pavlo Dibenko | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 28-an de februaro 1889 en Novozibkov | ||||
Morto | 29-an de julio 1938 (49-jaraĝa) en Kommunarka shooting ground | ||||
Mortis pro | mortpuno vd | ||||
Tombo | Kommunarka shooting ground vd | ||||
Lingvoj | rusa vd | ||||
Ŝtataneco | Rusia Imperio • Sovetunio vd | ||||
Partio | Komunista Partio de Sovetunio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Gefratoj | Q12100991 vd | ||||
Edz(in)o | Aleksandra Miĥailovna Kolontaj vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • militisto • revoluciulo • milita komandisto vd | ||||
Laborkampo | politika agado • mararmeo • armearo vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Post la Rusia enlanda milito li okupis sekvencon de militaj postenoj, kaj en 1937 partoprenis en kampanjo de "purigado", t.e. reprezalioj, kontraŭ la plej supraj gvidantoj de Soveta armeo. Baldaŭ poste li mem estis arestita kaj mortpafita en 1938.