Peralejos de las Truchas
Peralejos de las Truchas [peraLEĥos delasTRUĉas] ("pirarbetoj de la trutoj") estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 158 loĝantoj sur areo de 70,76 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2,2 loĝantoj/km². Sed la fakte realaj loĝantoj varias inter 100 dum la ensemajnaj vintraj labortagoj kaj 400 aŭ plie semajnfine, feritage kaj somere. La loĝantoj en la hispana nomiĝas peralejanos [peraleĤAnos] respektive peralejanas [peraleĤAnas].
Peralejos de las Truchas | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Komarko | Senjorlando de Molina-Alto Tajo | ||
Poŝtkodo | 19313 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 158 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 36′ N, 1° 55′ U (mapo)40.592777777778-1.9091666666667Koordinatoj: 40° 36′ N, 1° 55′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 187 m [+] | ||
Areo | 70,76 km² (7 076 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Peralejos de las Truchas [+] | |||
Situo kaj geografio
redaktiPeralejos de las Truchas situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Senjorlando de Molina-Alto Tajo en la orienta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1187 m super marnivelo (min.: 1080 msm, maks.: 1701 msm); je 177 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo, je 94 km el Kvenko, je 109 km el Teruelo, je 36 km el Molina de Aragón. La geografiaj koordinatoj estas 40°35′34″N 1°54′33″Ok. Najbaras la municipoj Chequilla, Checa, Beteta, Poveda de la Sierra, Taravilla, Pinilla de Molina kaj Megina.
Peralejos de las Truchas situis historie en la sudo de la Senjorio de Molina, en la teritorio Sexma de la Sierra. Geografie ĝi apartenas al la kastilia aŭ interna branĉo de la Iberia Sistemo, kaj ene de tiu branĉo ĝi troviĝas en la zono de kontakto inter la Montaro de Albarracín kaj la Montaro de Kvenko. El 1998 ĝi formas parton de la Natura parko Alta Taĵo.
La tereno de Peralejos estas ĝenerale montara, speciale ĉirkaŭ la tri riveroj kiuj fluas tra ĝia teritorio (nome la riveroj Taĵo, Hoz Seca kaj Cabrillas, kie ekzistas rokaj ravinoj kun vertikalaj muroj de pli ol 100 metroj. La norda parto estas konstituita de la Muela Utiel, nome kontinuaĵo de la reliefoj sufiĉe ebenaj en la nordokcidento kaj izolita pro la enskatoligo de la rivera reto. La suda parto havas reliefon ĝenerale kun pliforta montara aspekto sen strukturoj tiom grandaj kiom la Muela Utiel.
Klimato
redaktiLa klimato de Peralejos estas mediteranea, sed trenuancigita de la altitudo, kun klaraj kontinentaj influoj. La jara averaĝa precipitaĵo estas de 830 mm, kaj oni kolektas averaĝe somere (junio-julio-aŭgusto) ĉirkaŭ 120 mm. Sed kaj la jara kaj la monata precipitaĵo estas tre varia. La temperaturoj estas tre malaltaj, escepte somere, kiam ili estas mildaj (tage ĝis 30 gradoj foje, kaj nokte ĝis 9 gradoj averaĝe). La jara averaĝa temperaturo estas je ĉirkaŭ 8,6 gradoj. Neniu monato superas 19 gradojn averaĝe. En la klasigo de Allue-Andrade ĝi estas difinita kiel mediteranea subhumida klimato de tendenco centreŭropa.
Naturo
redaktiPro la transira klimato kaj abundo de montaraj medioj, la vegetaĵaro estas tre varia, kaj troviĝas specioj tipe mediteraneaj kaj specioj tipe eŭrop-siberiaj. Proksimume la duono de la municipa areo troviĝas kovrita de arbaroj, kies ĉefa specio estas la arbara pino (Pinus sylvestris), la nigra pino (Pinus nigra) kaj la fagokverko (quercus faginea), sed ekzistas ankaŭ anzinoj, tilioj, montaraj fraksenoj, montaraj ulmoj, betuloj ...
Ankaŭ la faŭno estas tre varia, kaj menciindas la rabobirdoj, kiel por ekzemplo: agloj kaj ĉefe multaj gipoj. Inter mamuloj menciindas cervoj, kapreoloj kaj vulpoj kaj inter reptilioj vipuroj kaj ŝtuparaj serpentoj.
Historio
redaktiLa plej fruaj mencioj pri Peralejos de las Truchas datas de la 13-a jarcento, sed en tiu mencio jam aperas kiel loko sufiĉe loĝata, de kio oni deduktas ke la setlejo jam ekzistis antaŭe. En la municipa teritorio ekzistas restoj de antaŭromiaj setlejoj, inter kiuj kelkaj pluis ĝis la Mezepoko.
Dum la posta reloĝigo kelkaj familioj kiel la hidalgoj Arauz kiuj venis el Eŭskio setlis en la municipa teritorio kaj dediĉis sin esence al paŝtado de bovoj kaj ŝafoj. La Ermitejo de Ribagorda estas atestilo el tio. Tie estas entombigitaj posteuloj de la familio Arauz. Ankaŭ la domego de la familio Arauz en la ĉefa placo estas grava reprezentanto de la popola arkitekturo kiu datas de komenco de la 18-a jarcento.
El la komenco ĝi estis ligita al la Senjorio de Molina, ene de kiu ĝi evoluis kaj pligrandigis sian loĝantaron ĝis maksimumo de ĉirkaŭ 800 loĝantoj en la 20-a jarcento.
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 155 en 2016, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Peralejos de las Truchas, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Peralejos de las Truchas kie la nombro de loĝantoj falis al la nunaj 158 en 2023.
Ekonomio
redaktiAgrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj.