Perehrestja
Bazaj informoj redakti
Perehrestja, ukraine Перехрестя, ruse Перекресте (perekrestje) hungare Tiszakeresztúr estas vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Vinohradiv. Ankoraŭ unu vilaĝo apartenas al la municipo.
- 48° 8′ 24″ N 22° 50′ 24″ O / 48.14000 °N, 22.84000 °O (mapo)Koordinatoj: 48° 8′ 24″ N 22° 50′ 24″ O / 48.14000 °N, 22.84000 °O (mapo)
- Areo: km²
- Alto super marnivelo: 118 m
- Loĝantaro: 920
- Poŝtkodo: 90320
- Telefonprefikso: 3143
- Aŭtokodo:
Situo redakti
Perehrestja situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo, fervojo Ĉop-Vilok preteriras. Vinohradiv troviĝas 15 km-ojn.
Historio redakti
La unua mencio devenis el 1260 en formo Kereztur. En 1870 incendio okazis. En 1910 loĝis en Tiszakeresztúr 514 da homoj, plejparte hungaroj. Ĝis 1920 Tiszakeresztúr apartenis al Hungara reĝlando, al Ugocsa, al distrikto de Nagyszőlős, poste al Ĉeĥoslovakio, dume la rumanoj okupis la vilaĝon en 1919. Tiszakeresztúr rehungariĝis inter 1938-1945, ĉar la unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. La alveninta Ruĝa Armeo fine de 1944 deportis hungarojn al la gulago. Ekde 1945 Perekrestje apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio. En 2001 loĝis en Perehrestja 927 da homoj, (687 hungaroj). Vilaĝservoj estas hungara lernejo, vendejoj, kafejetoj.
Vidindaĵo redakti
- kalvinana preĝejo el la 16-a jarcento, en 1870 pligrandiĝis kaj turo alkonstruiĝis