Peter HARLAN (naskita la 26-an de februaro 1898 en Berlino, mortis la 13-an de januaro 1966 en la mezepoka burgo Sternberg en la komunumo Extertal en okcidenta Germanio) estis germana plur-muzikilisto kaj konstruisto de muzikiloj. En la 1920-aj jaroj li estis oficisto de la revuo Der Gitarrenfreund (La gitar-amiko) eldonita en Munkeno.

Peter Harlan
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1898 (1898-01-01)
en Berlino
Morto 1-an de januaro 1966 (1966-01-01) (68-jaraĝa)
en Burg Sternberg
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Patro Walter Harlan
Frat(in)o Veit Harlan
Okupo
Okupo muzikilfaristo • liutisto
vdr
Peter Harlan (maldekstre) en 1927
Bekfluto kun germana fingrarloko. Notu, ke la kvara fingro-truo estas pli granda ol la kvina.

Vivo kaj laboro redakti

Peter Harlan venis de artista familio. Li estis la filo de verkisto Walter Harlan kaj frato de kinreĝisoro Veit Harlan (kiu realigis la disputitan filmon Jud Süß de 1940).

Post abituro ĉe mezlerneja gimnazio Harlan lernis metion de farado de kordinstrumentoj ĉe Ernst Wilhelm Kunze kaj poste fondis sian laborejon por la konstruo de mezepokaj instrumentoj en la muzika muzikilfara regiono de Markneukirchen, distrikto Vogtland, Germanio. En la 1920-aj jaroj Harlan ekkonis bekflutojn pro Willibald Gurlitt en Frajburgo. Harlan poste asertis ke li konstruis la unuan bekfluton en 1921. En 1925 li vizitis la germanan muzikesploriston Max Seiffert kaj la ĉefan fakulon pri malnovaj ĉambromuzikiloj Arnold Dolmetsch en Anglio. En 1926 li havis bekfluton konstruitan de aliaj fabrikistoj de blovinstrumentoj. La rezulto de tiuj esploroj estis la bekfluto kun germana fingrolokaro, kiu iĝis facile kaj rapide lernebla muzikilo. Kaj konataj kantoj kaj klasika repertuaro povis esti luditaj. Ĉi tiu "Bärenreiter-Blockföte" de la "Harlan-atelieroj" disvastiĝis rapide pro sia malalta prezo de nur kvar Reichsmark, la antaŭaĵo de la valuto germana marko.

Ĉe bekfluto kun tia germana fingrolokaro (en la franca: doigté moderne, "moderna fingrolokaro") la kvina truo estas pli malgranda ol la kvara, dum ĉe bekfluto baroka la kvara truo estas pli malgranda ol la kvina truo. La ĉefa malsameco pri fingrolokaro estas por ‘F’ (ĉe la bekflutoj en C) kaj ‘B-bemolo’ (ĉe la bekflutoj en F). Por ludi ĉi tiun noton per baroka bekfluto, oni devas uzi la fingrolokaro 0 123 4 67. Ludante novsisteman bekfluton de germana fingrolokaro, oni devas uzi la (pli facilan] fingrolokaron 0 123 4. Germana fingrolokaro estiĝis populara en Eŭropo, precipe en Germanio, dum la 1930-oj, kaj troviĝas nun en diversaj partoj de la mondo, inkluzive de Japanio.

Inspirita de Willibald Gurlitt, Harlan disvolvis ne nur bekflutojn sed ankaŭ violinojn, gambovjolojn, liutojn kaj klavikordojn surbaze de historiaj modeloj.

En la Dua Mondmilito, li estis oficiro de la aerarmeo kaj en decembro 1944, komandis mezepokan burgon Sternberg en la distrikto Lippe. En la lastaj tagoj de la milito en 1945, li rifuzis obei la ordonon detrui la kastelon per kelkaj bareloj de benzino kaj atendis la invadon de la aliancanaj trupoj en Lemgo, tiel ke la burgo falis en iliaj manoj sen lukto.

En 1947, Harlan luis la kastelon Sternberg, rekomencis konstrui instrumentojn kaj trakonstruis la kastelon al grava trejnadcentro por germana muziko. Por tiu celo, diversaj programoj de lernado kaj prezento estis establitaj, kiuj konsistis de kursoj por ludado de diversaj muzikoloj, kursoj por memkonstruo de muzikaj instrumentoj, sen ankaŭ de malgrandaj koncertoj, pupteatraj prezentoj kaj gvidadoj tra la kastelo. Ĝis sia morto, li permesis al sennombraj infanoj fari siajn unuajn paŝojn en la kampo de muziko.

Post la morto de Harlan, liaj filoj Till kaj Klaus Harlan daŭrigis lian laboron en la burgo Sternberg.