Savagnier
Savagnier estis ĝis la 31-a de decembro komunumo en la distrikto Val-de-Ruz en Kantono Neŭŝatelo, Svislando. Kun efiko de la 1-a de januaro 2013 la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Boudevilliers, Cernier, Chézard-Saint-Martin, Coffrane, Dombresson, Engollon, Fenin-Vilars-Saules, Fontainemelon, Fontaines, Le Pâquier, Les Geneveys-sur-Coffrane, Les Hauts-Geneveys, Montmollin, Savagnier, kaj Villiers estis kunigitaj al la nova komunumo Val-de-Ruz. Savagnier havis 1167 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Savagnier | |
---|---|
Blazono de Savagnier | |
vilaĝo • former municipality of Switzerland | |
Kantono | Neŭŝatelo |
Komunumo(j) | Val-de-Ruz |
Geografia situo | CH1903: 562871 / 211113 (mapo)47.056.95Koordinatoj: 47° 3′ N, 6° 57′ O; CH1903: 562871 / 211113 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1167 |
Areo | 8,55 km² |
Alteco | 750 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 2065 |
Mapo de Savagnier | |
Geografio
redaktiSavagnier situas en la Neŭŝatela Ĵuraso ĉe la suda flanko de la Valdo de Ruz, proksimume 7 kilometrojn nordnordoriente de la centro de la kantonĉefurbo Neŭŝatelo. En nordokcidento la komunuman limon formas la rivero Seyon, en nordoriento al komunumo etendiĝas ĝis sur la kresto de la montoĉeno Grand Chaumont, kie sur alteco de 1270 s.m. troviĝas la plej alta punkto de la komunumo. La komunumo konsistas el la du vilaĝoj Petit Savagnier kaj Grand Savagnier, la setlejoj La Rincieure en okcidento de la komunumo, Rosemont sur la kresto de Chaumont, kaj diversaj izolitaj bienoj kaj feridomoj. Ankaŭ parto de la setlejo Métairie d'Hautrive, kiu grandparte apartenas al Neŭŝatelo, situas sur la komunuma teritorio sur la kresto de Chaumont.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 8,55 km², de kiuj 42,7% estas kovritaj de arbaro, 49,5% servas por agrikulturo kaj 7,1% por setlado. [1]
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Savagnier limas en nordo al Dombresson, en nordnordoriento al Villiers, en nordoriento al Enges, en sudoriento al Neŭŝatelo, en sudokcidento al Fenin-Vilars-Saules, en okcidento al Engollon, kaj en nordokcidento al Chézard-Saint-Martin.
Trafiko
redaktiSavagnier situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Ĝi estas ligita per konektaj vojoj kun Dombresson, kaj Fenin-Vilars-Saules kaj pasejvojo kondukas trans Chaumont al Neŭŝatelo. Per buslinio de Neŭŝatelo al Cernier la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Savagnier datiĝas el la jaro 1143 kiel Savaigner. Dum mezepoko Savagnier apartenis al la Senjorujo kaj poste Majorujo Valangin. Kun efiko de la 1-a de januaro 2013 Savagnier kun 14 aliaj komunumoj de la distrikto kuniĝos al la nova komunumo Val-de-Ruz. [2]
Notoj kaj referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo de la komunumo Savagnier Arkivigite je 2009-04-17 per la retarkivo Wayback Machine
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Savagnier – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)