Petržalka, (Pozsonyligetfalu hungare, germane Engerau / Ungerau) estas iama vilaĝo, nun urboparto de Bratislavo en Slovakio.

Petržalka
hungare: Pozsonyligetfalu, germane: Engerau
kvartalo
Bratislavo - Petržalka
Blazono
Oficiala nomo: Petržalka
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Bratislavo
Distrikto Distrikto Bratislavo 5
Historia regiono Supra Hungarujo Pozsony
Parto de Bratislavo
Lokaj patroj
Tipo de parto Urba parto
Konstruaĵo Nova ponto
Riveroj Danubo, Chorvátske rameno
Situo Petržalka
 - alteco 136 m s. m.
 - koordinatoj 48° 07′ 20″ N 17° 07′ 00″ O / 48.12222 °N, 17.11667 °O / 48.12222; 17.11667 (mapo)
Areo 28,68 km² (2 868 ha)
Loĝantaro 111 778 (31.12.2010)
Denseco 3 897,42 loĝ./km²
Unua skribmencio 1225
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 85X XX
Telefona antaŭkodo +421-02
Aŭtokodoj BA, BL
NUTS 529460
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Bratislavo
Situo enkadre de Regiono Bratislavo
Situo enkadre de Regiono Bratislavo
Petržalka enkadre de Bratislavo
Petržalka enkadre de Bratislavo
Petržalka enkadre de Bratislavo
Vikimedia Komunejo: Petržalka
Retpaĝo: www.petrzalka.sk
Portalo pri Slovakio
Simbolo de la ĉefurbo: Nova ponto.
Nova kvartalo en Petržalka.
Teatro "Arena" en Petržalka.

Situo redakti

La urboparto situas sur ebenaĵo, laŭ bordo de dekstra Danubo, inter Danubo kaj Aŭstrio, laŭ ĉefvojo kaj aŭtoŝoseo Budapeŝto-Bratislavo, laŭ ĉefvojo, aŭtoŝoseo kaj fervojo Bratislavo-Vieno, laŭ fervojo Hegyeshalom-Bratislavo. Urbocentro de la ĉefurbo troviĝas 1 km.

Historio redakti

Ekde la pratempoj la loko estis trapasejo tra la Danubo. Dum regado de Andreo la 2-a precipe peĉenegoj loĝis tie. Post la tatara invado germanoj alvenis. La unua mencio pri la setlejo devenis el 1278 en formo "Flezyndorph". Rifuĝintaj kroatoj alvenis en la 16-a jarcento. En 1809 la francoj okupis la vilaĝon, dume okazis incendio. Tiutempe la inundoj estis oftaj. En la 19-a jarcento la loko iĝis feriejo de Bratislavo. En 1890 konstanta fera ponto konstruiĝis, post 1 jaro la fervojo ekfunkciis al Szombathely. En 1910 loĝis en la vilaĝo 2947 da homoj, (1997 germanoj, 495 hungaroj kaj 318 slovakoj).

Ĝis 1919 ĝi apartenis al Bratislavo, al distrikto de Bratislavo, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo apartenis al Germanio. Post la 2-a mondmilito la germanoj kaj la hungaroj estis deportitaj, la vilaĝo aliĝis al Bratislavo. Dum la socialismo tie konstruiĝis la plej granda loĝkvartalo de Slovakio. En 2001 loĝis en la urboparto 117 227 da homoj, (108 600 slovakoj, 4259 hungaroj, 1788 ĉeĥoj, 219 germanoj). Ekde 2008 Hungario, Aŭstrio kaj Slovakio apartenas al interna zono de Schengen, la limoj malaperis. La travojaĝo estas libera kaj senĝena.

Vidindaĵoj redakti

Rilataj artikoloj redakti