Piekielnik
Piekielnik, hungare Pekelnik estas vilaĝo en Pollando, en provinco Malgrandopolio, en vojevodio Nowy Sącz, en Distrikto Nowotarski.
Bazaj informoj redakti
- Areo: km²
- Supermara alteco: m
- Loĝantaro: 2100
- Poŝtkodo: 34-472
- Telefonprefikso: +(48)18
- Aŭtokodo: KNT
- koordinatoj: 49° 28' N, 19° 46' E
Situo redakti
La vilaĝo situas en Karpatoj, laŭ rojo, fine de montara vojo. Jabłonka (Malgrandopolio) troviĝas 7, Trstená 20 km-ojn for.
Historio redakti
Grandbienulo Francisko Thurzó fondis la vilaĝon en la 16-a jarcento. En 1910 loĝis tie 1239 da homoj, plejparte poloj. Ĝis 1920 la vilaĝo apartenis al Hungario, al Árva (reĝa departemento), al distrikto de Trsztena, poste al Pollando. En 1939 Slovakio okupis la vilaĝon kaj ĝis 1945 ĝi apartenis al Slovakio.
Vidindaĵoj redakti
- katolika preĝejo omaĝe al Sankta Jakobo
- malnovaj loĝdomoj
Famuloj redakti
En la iama Pekelnik naskiĝis hungaria tradukisto János Tomcsányi.