Pitelová
Pitelová, hungare Kiszelfalu [kiselfalu] estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Žiar nad Hronom. Ĝis 1890 la oficiala hungara loknomo estis Pityelova (uziĝis ankaŭ Pitefalva), poste pro la hungariga politiko la vilaĝo ricevis hungarecan nomon.
Bazaj informoj redakti
Situo redakti
Pitelová situas fine de mallonga sakovojo, Hron preterfluas en la proksimeco. Žiar nad Hronom troviĝas 6 km-ojn.
Historio redakti
La unua mencio devenis el 1264 en formo "Kiszelw-Pecheny", apartenanta al abatejo de Garamszentbenedek. En 1828 vivis en Pityelova 423 homoj en 63 domoj. En 1910 vivis en Kiszelfalu 735 homoj, (697 slovakoj, 29 hungaroj, 9 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Bars, al distrikto de Garamszentkereszt, poste al Ĉeĥoslovakio, inter 1938-1945 kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 loĝis en Pitelová 674 homoj (663 slovakoj, 2 ĉeĥoj kaj aliaj).