Platon Kostecki
Platon Kostecki, (ukraine: Платон Костецький; naskiĝis la 2-an de julio 1832, mortis la 1-an de majo 1908 en Lvovo) – pola-ukraina ĵurnalisto, verkisto kaj poeto ligita kun Lvovo.
Platon Kostecki | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 2-an de julio 1832 en Verbivka | ||||
Morto | 1-an de majo 1908 (75-jaraĝa) en Lvivo | ||||
Tombo | Liĉakiva tombejo ![]() | ||||
Ŝtataneco | Aŭstra imperio Aŭstrio-Hungario ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ĵurnalisto poeto ![]() | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Vivo
redaktiLaŭ diversaj fontoj naskiĝis en Wańkowice aŭ Więckowice, en Lviva provinco. Filo de Ioan, kleriko de Ukraina Grek-Katolika Eklezio, kaj Teresa el domo Fedorowicz. Li edukiĝis en Gimnazio de Sambor. En la jaroj 1854-1856 estis redaktoro de gazeto „Zoria Hałyćka”. En 1855 ekloĝis en Sanok, kie iĝis kunproprietulo de kompanio, establita de presisto Karol Pollak. En 1862 ligiĝis kun pola gazeto „Gazeta Narodowa” kaj fine de novembro 1907 festis jubileon de 45-jariĝo de ĵurnalisma laboro en tiu ĉi revuo. Konsiderata praulo de pola ĵurnalismo. Li difinis sin mem per la vortoj gente Ruthenus, natione Polonus gente ruteno, nacie polo). Adepto de interkompreniĝo de la pola popolo kun la ukraina.
Entombigita en Lvovo sur Liĉakiva tombejo la 3-an de majo 1908.
Publikaĵoj
redakti- Saturninowe Gody (1863)
- Poezye Platona Kosteckiego (1868)
- Władysław Bełza (1897)
Distingoj
redakti- Kavaliro de la Ordeno de Francisko-Jozefo la 1-a (1898)
Bibliografio
redakti- Platon Kostecki – publikacje w bazie WorldCat worldcat.org
- Stanisław Nicieja, Cmentarz Łyczakowski we Lwowie w latach 1786–1986 (Liĉakiva tombejo en Lvovo en la jaroj 1786-1986), Ossolineum, Vroclavo 1988, p. 342, ISBN 83-04-02817-4