Spronflugila ansero

(Alidirektita el Plectropterus)

La Spronflugila ansero (Plectropterus gambensis) estas granda birdo de la familio de Anasedoj, rilata al la anseroj kaj al la tadornoj, sed distinga el ambaŭ el tiuj laŭ nombro de anatomiaj trajtoj, kaj tiele traktata en sia propra subfamilio, nome Plektropterenoj. Ĝi loĝas en humidejoj tra subsahara Afriko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Spronflugila ansero
Spronflugila ansero
Spronflugila ansero

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Plectropterus
Specio: P. gambensis
Plectropterus gambensis
(Linnaeus, 1824)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo  Ĉiujare prezencoj
Natura arealo
  •  Ĉiujare prezencoj
  • Natura arealo
  •  Ĉiujare prezencoj
  • subspecioj

    P. g. gambensis(Linnaeus, 1766)
    P. g. niger (Sclater, 1877)

    Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    Aspekto redakti

     
    Plectropterus gambensis
     
    Naturrezervejo De Hoop, Sudafriko.

    Plenkreskulo estas 75 – 115 cm longa kaj pezas averaĝe 4 – 6.8 kg, rare ĝis 10 kg, kaj maskloj notinde pli grandaj ol inoj.[1][2][3] La enverguro povas gami el 150 al 200 cm.[4] Ili estas la plej grandaj akvobirdoj el Afriko kaj estas, averaĝe, la plej grandaj naturaj "anseroj" el la tuta mondo. Ili havas longajn kolon kaj krurojn.

    Ili estas ĉefe nigraj, kun blanka vizaĝo kaj grandaj blankaj flugilmakuloj, krom verdecaj nuancoj en flugiloj. La longaj kruroj estas karnokoloraj. La longa kolo povas havi senplumajn haŭtaĵojn. La nomiga raso P. g. gambensis havas etendan blankon en ventro kaj flankoj, sed la pli malgranda subspecio P. g. niger, kiu loĝas sude de la rivero Zambezi, havas nur malgrandan blankan ventromakulon.[4][5]

    La masklo diferencas el ino, ne nur pro grando, sed ankaŭ pro pli granda ruĝa vizaĝa makulo etende reen el la ruĝa beko, kaj karunklo el la bazo de la supra makzelo al la brovareo.[5] Temas pri silentema specio, sed povas elsendi fajnan fajfon dumfluge.

    Kutimaro redakti

    La reprodukta sezono okazas dum la pluvsezono, tio estas de aŭgusto al decembro norde, de januaro al junio oriente, de aŭgusto al majo sude. La granda nesto estas kutime kaŝita inter vegetaĵaro ĉe akvo, sed oni povas uzi ankaŭ arbotruojn, aliajn kavaĵojn, termitejojn kaj malnovajn nestojn de Martelbirdo. La ino demetas 6 al 15 ovojn kiujn nur ŝi kovas dum 30 al 33 tagoj. La masklo helpas al idozorgado: post dek semajnoj la idoj ekflugas.

    La sprono de la kurbo de la flugilo povas esti uzata en lukto.

    Tiu abunda kaj gregema specio manĝas per paŝtado, sed pasas la meztagon ripoze ĉe akvo.[5] Ili estas gregemaj kaj vivas en grupo de ĉirkaŭ 50 individuoj. Ili estas ĉiomanĝantaj, kaj konsumas semojn, fruktojn, tuberojn kaj akvajn plantojn el la humidaj prerioj aŭ de neprofundaj akvejoj ses ankaŭ senvertebrulojn kaj malgrandajn fiŝojn.

    Tiu specio loĝas en nombraj tipoj de humidejoj: nome lagoj, marĉoj ĉirkaŭataj de prerioj, riveroj, deltoj, sed preferas la grandajn riverojn kaj lagojn de granda areo. Oni povas trovi ilin ĝis 3,000 m en Orienta Afriko, sed kutime ili evitas la montarojn. Ili forestas el Madagaskaro.

    Temas pri specio de loĝantaj birdoj kiuj faras gravajn movojn nur kaze de sekeco longdaŭra.

    Diversaĵoj redakti

    La Spronflugila ansero estas specio al kiu aplikiĝas la Agreement on the Conservation of African-Eurasian Migratory Waterbirds (AEWA).

    La populacio estas ĉirkaŭkalkulata je el 350,000 al 500,000 individuoj, kaj tiele tiu specio ne estas minacata. Oni trovas ĝin ĉie ajn en tropika Afriko, de Senegalio al Sudano kaj Etiopio. Kaj forestas el la aridaj regionoj de Sudokcidento kaj de Nordoriento.

    Ĉe norda Benino tiu specio konsumas iajn koleopterojn de la familio de la Meloideoj, kaj tiele akumulas en siaj histoj toksinon kiu povas okazigi al predantoj dolorajn cistitojnpriapismojn[6].

    Subspecioj redakti

    Laŭ Alan P. Peterson, tiu specio estas konstituata de du subspecioj kiuj estas la jenaj:

    • Plectropterus gambensis gambensis (Linnaeus) 1766
    • Plectropterus gambensis niger P.L. Sclater 1877

    Referencoj redakti

    1. Spur-winged Goose - Plectropterus gambensis : WAZA : World Association of Zoos and Aquariums. WAZA. Arkivita el la originalo je 2018-07-21. Alirita 2011-10-17. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-07-21. Alirita 2012-02-28.
    2. Garst, Warren and Genevieve (Genny) (2010-02-09) Spur-winged goose sitting in water. Garst Wildlife Photographic Collection. Colorado State University. Arkivita el la originalo je 2012-02-11. Alirita 2011-10-17. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-02-11. Alirita 2021-09-05.
    3. Plectropterus gambensis- Spur-winged goose (Species). Wildpro. Arkivita el la originalo je 2018-06-05. Alirita 2011-10-18. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-06-05. Alirita 2022-01-16.
    4. 4,0 4,1 Ogilvie & Young, Wildfowl of the World. New Holland Publishers (2004), ISBN 978-1-84330-328-2
    5. 5,0 5,1 5,2 Madge, Steve. (1988) Waterfowl: an Identification Guide to the Ducks, Geese, and Swans of the World. Boston: Houghton Mifflin, p. 160–161. ISBN 0-395-46727-6.
    6. De l'ingestion et du maintien des toxines chez les amphibiens ou quand les grenouilles transmettent des aphrodisiaques. Le Héron, 41, marto 2008, paĝoj 175-175 http://www.inra.fr/opie-insectes/pdf/i155lemoine.pdf konsultita la 10an de februaro 2011.

    Literaturo redakti

    • Sinclair, Ian. (2002) SASOL Birds of Southern Africa. Struik.