Point Pedro, laŭ sinhala lingvo පේදුරු තුඩුව, laŭ tamila lingvo பருத்தித்துறை estas urbego de Norda Provinco (Srilanko). La loknomo devenis de nederlanda maristo "Pedro", kiu deklaris la lokon la plej norda punkto (punkto Pedro). La tamila loknomo estas "Paruthithurai" kun signifo kotona haveno, ja en la antikva epokko oni eksportadis kotonojn al Hindio.

Point Pedro
setlejo Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Demografio
Loĝantaro 31 351  (2012) [+]
Loĝdenso 2 691 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 9° 49′ N, 80° 14′ O (mapo)9.8166666780.23333333Koordinatoj: 9° 49′ N, 80° 14′ O (mapo) [+]
Alto 0 m [+]
Areo 11,65 km² (1 165 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Point Pedro (Srilanko)
Point Pedro (Srilanko)
DEC
Situo de Point Pedro

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Point Pedro [+]
vdr
Larĝa foto pri marbordo de Point Pedro
Mapo pri Srilanko, kie Point Pedro estas la plej norde laŭ la marbordo
Fiŝistoj de Point Pedro

Bazaj informoj

redakti

Geografio

redakti

Point Pedro estas la plej norda komunumo de la lando laŭ la marbordo. Ĝafna troviĝas 31, Kandi (Srilanko) kaj Batticaloa po 284, Negombo 293, Kalmunai 319, Kolombo (urbo) 324, Sri Jayawardenapura Kotte 326, Moratuva 341 kilometrojn.

Historio

redakti

En la antikvaj tempoj la loko estis grava centro de mara komercado. La maraj komercistoj en la tamila estis "Samban" la loknomo tiutempe estis nomata pri ili. La alvenintaj portugaloj konstruis katolikajn preĝejojn. La sekvaj koloniistoj estis la nederlandanoj, kiujn sekvis la britoj. Ela la brita erao restis gravaj lernejoj, kolegioj. Civila milito erupciis en 1983, ankaŭ tie estis bataloj. En 2004 la cunamo trafis la urbegon.

Ekonomio

redakti

Ĉirkaŭaĵo de Point Pedro estas konvena grudo por kultivi kotonojn. La marbordo estas konvena por strandoj. La haveno nun estas malgranda.

 
Lumturo de Point Pedro

Trafiko

redakti

El Point Pedro kuras 3 vojoj, po unu laŭ la marbordo, la tria al interno de la insulo.

Klimato

redakti

La klimato de Point Pedro estas tropika sen seka sezono. Jare pluvas po 1303 mm, en ĉiuj monatoj ofte pluvas, tamen pli ofte inter oktobro-decembro.

Vidindaĵoj

redakti

Fontoj

redakti