Portalo:Spiritismo/Artikolo de la monato

← Reiri al la portalo


Oktobro 2016 redakti

REFORMADOR - estas spiritisma revuo, oficiala organo de Brazila Spiritisma Federacio. Ĝi estas unu el la kvar[1] periodaĵoj, kiuj aperis en Rio-de-Ĵanejro inter 1808 kaj 1889[2], kaj kiuj ankoraǔ estas eldonataj. Fondis ĝin en 1883 Augusto Elias da Silva. El la kvar menciitaj gazetoj nur Reformador kaj Diário Oficial (1862) aperas seninterrompe de la dato, kiam ili estis fonditaj.[3] Legi plu...

Novembro 2016 redakti

 

Monda Spiritisma Asocio - MSA (portugale "Associação Mundo Espírita - AME") estas faka neprofitocela Asocio fondita en Brazilo por nelimigita tempodaŭro la 15-an de decembro 1990. Laŭ ĝia statuto[4] la estraranoj ne ricevas honorarion. Ĝia sidejo estas en Braziljo, Brazilo kaj ĝiaj celoj estas:
a) diskonigi spiritismon ekster Brazilo per ĉiaj jure permesataj manieroj, precipe pere de spiritismaj libroj; b) diskonigi Esperanton inter brazilaj spiritistoj. Legi plu...

Referencoj redakti

  1. Laǔ fondjaro: Jornal do Commercio (1827); Revista do Instituto Histórico e Geográfico Brasileiro (1839); Diário Oficial (1862) kaj Reformador (1883) (Laǔ la analoj de la Nacia Biblioteko de Brazilo, volumo 85)
  2. Periodo inter la transloĝiĝo de la portugala kortego al Brazilo en 1808 kaj la jaro, kiam Brazilo fariĝis respubliko en 1889 (vidi la artikolon Historio de Brazilo)
  3. Laǔ la analoj de la Nacia Biblioteko de Brazilo, volumo 85
  4. La portugallingva teksto de la statuto estas registrita per notaria akto de la 14a de Julio 2008 en Braziljo, Brazilo, kaj valida laŭ la brazila juro.

Aktuala redakti

João Custódio MACHADO [Johano Custódio MACHADO, pli multe konata kiel Johaneto] (naskiĝis la 13-an de marto 1932, mortis la 13-an de julio 1959) estis brazila esperantisto kaj spiritisto el Tupaciguara, gvidanto de junulara organizaĵo, fondinto kaj direktoro de Librejo Esperanto, elstara socia aganto. Li laboradis por konstrui en sia urbo gimnazion por malriĉaj nepagipovaj junuloj.[1] Legi plu...

Referencoj redakti

  1. Artikolo el la revuo Brazila Esperantisto, n-ro 353, 2015 esperante.