Preonzo

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Portino)

Preonzo estas komunumo de la komunumaro Tiĉino kaj la distrikto Belinzono en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 588 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Preonzo
Blazono de Preonzo
Blazono de Preonzo
Blazono de Preonzo
Vilaĝocentro de Preonzo
Vilaĝocentro de Preonzo
Vilaĝocentro de Preonzo
Kantono Tiĉino
Distrikto Belinzono
Komunumaro Tiĉino
Koordinatoj  46° 16′ 0″ N 9° 0′ 0″ O / 46.26667 °N, 9.00000 °O / 46.26667; 9.00000 (mapo)Koordinatoj: 46° 16′ 0″ N 9° 0′ 0″ O / 46.26667 °N, 9.00000 °O / 46.26667; 9.00000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 588
Areo 16,44 km²
Alteco 250 m super marnivelo
Poŝtkodo 6523
Komunumkodo 5015
Mapo de Preonzo
Mapo de Preonzo
Mapo de Preonzo

Geografio redakti

Preonzo situas sude de la Valo de Leventina ĉe la okcidenta bordo de la rivero Tiĉino, proksimume 5 kilometrojn nordokcidente de la kantonĉefurbo Belinzono. La plej alta punkto de la komunumo sur alteco de 2439 m s.m. estas la monto Poncione di Piota. La komunumo konsistas el la vilaĝo Preonzo kaj la frakcio Bosciarina, Nousett, Portino kaj Sgrussa en la valo kaj Casinetta sur la deklivo de la monto.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 16,44 km², de kiuj 59,1% estas kovritaj de arbaro, 8,9% servas por agrikulturo kaj 3,7% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Preonzo limas en nordo al Cresciano, en oriento al Claro, en sudoriento al Gnosca, en sudo al Gorduno, en sudokcidento al Monte Carasso, en sudsudokcidento al Cugnasco, en sudokcidento al Vogorno, en okcidento al Lavertezzo, kaj en nordokcidento al Lodrino kaj en nordnordokcidento al Moleno.

Trafiko redakti

Tra Preonzo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 408 kaj la svisa aŭtovojo A2, kies plej proksima alveturejo Belinzono-Nordo situas 4 kilometrojn sudokcidente de la komunumo en Arbedo-Castione. Pere de poŝtaŭtolinio de Biasca al Belinzono la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Preonzo datiĝas el la jaro 1335 kiel Prevonzo. En la 14-a jarcento Preonzo formis najbararon kun Moleno. Sub la regado de Urio de 1403 ĝis 1422 al Preonzo estis koncedita la privilegio decidi mem pri sia tradicia juro, kvankam ĝi ne estis atribuita al Leventina. La komunumo regule estis trafita de montofaloj la ŝtonlavangoj. Lastfoje okazis montfalo la 15-an de majo 2012, kiam 300000 tunoj da ŝtonegoj falis al la valo, kaj la 25-an de septembro 2012 ŝtonlavango detruis la kantonan ĉefvojoj.[3][4]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti