Preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco (Tiszavasvári)
La paroĥa katolika preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco estas eklezia historia monumento en urbo Tiszavasvári (Hungario).
Paroĥa preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco | |
---|---|
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Tiszavasvári |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Szabolcs-Szatmár-Bereg |
diocezo | Debrecen-Nyíregyháza |
dekanujo | Polgár (urbo) |
paroĥo | loke |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | novgotiko |
Konstruado | –1912 |
Specifo | |
Alto | 35 m (turo) |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | Tiszavasvári, Kossuth u. 88. |
Historio
redaktiDokumento mencias katolikan kirkon en la iama vilaĝo Bűdszentmihály (nuna Tiszavasvári) en 1472. Dum dominado de turkoj depost 1620 la loĝantoj jam kalviniĝis kaj uzis la katolikan kirkon. La katolika paroĥo estis refondita nur en 1865 el filio de Tiszalök. La katolikoj konstruis alian preĝejon en 1912. La orgeno estis farita en 1911. La internaj muroj estis pentritaj en 1960, la kirko ekstere estis renovigita en 1984.
Konstruaĵo
redaktiLa novgotika preĝejo situas sola en la urbomezo en korto, kontraŭe Kastelo de Tiszavasvári etendiĝas. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo (35 metrojn alta) plene reliefas. La enirejo funkcias tra la turo. La turpinto estas plurlatera pinta piramido. La navo finiĝas en plurlatera absido, al kiu sakristio, en la alia flanko moŝta kapelo aliĝas.
Patronoj
redaktiLa patronoj estas ne nur Apoteozo de Sankta Kruco, sed ankaŭ Eleonora de Akvitanio, kiu oficiale ne estas sanktulino.
Kermesoj okazas en la 21-an de februaro kaj la 14-an de septembro.