Preĝejo Elizabeto de Hungario (Pesterzsébet)

Preĝejo Elizabeto de Hungario estas romkatolika preĝejo en Hungario, en la ĉefurbo Budapeŝto, en la distrikto Pesterzsébet (konata ankaŭ Pestszenterzsébet).

Paroĥa preĝejo Elizabeto de Hungario
Preĝejo Elizabeto de Hungario (Pesterzsébet)
Preĝejo Elizabeto de Hungario (Pesterzsébet)
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Budapest, Pesterzsébet
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest (departemento)
diocezo Esztergom-Budapeŝto
dekanujo Kispest-Pestszenterzsébet
Dato de konsekro 1909
Statuso ĉefparoĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo novgotiko
Konstruado 1908–1909
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

En tiu ĉi distrikto la unua kirko konstruiĝis en 1876. La nun videbla preĝejo estis konstruita en la malfruaj 1900-aj jaroj, sed la pentrado okazis en 1913. La nun videblaj freskoj estis pentritaj inter 1938-1943. La orgeno estis farita en 1956. En 1997 la preĝejo renoviĝis, sed la sanktejo kaj la altaro nur en 2009.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas laŭ placo. Antaŭ la preĝejo skulptaĵo pri Sankta Elizabeto estis metita en 1997. Rn mezo de la fasado svelta turo altiĝas, sed ankaŭ ĉe la randoj estas videblaj po unu malaltaj turoj. Sube meze estas la enirejo. La ĉefnavo havas ankaŭ kruconavon.

Kermeso okazas dimanĉe post la 19-an de novembro.

Fontoj redakti

 
Aerfoto pri la preĝejo