Preĝejo Marteno de Tours (Bogács)

La preĝejo Marteno de Tours estas romkatolika historia monumento en vilaĝo Bogács (Hungario).

Paroĥa preĝejo Marteno de Tours
Paroĥa preĝejo Marteno de Tours en Bogács
Paroĥa preĝejo Marteno de Tours en Bogács
katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Bogács
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Borsod-Abaúj-Zemplén
diocezo Eger
dekanujo Mezőkövesd-Harsány
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Konstrustilo romaniko, gotiko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo skulptitaj ŝtonoj
Ligiloj
vdr

Historio redakti

En tiu loko romanika kirko Sankta Georgo estis konstruita en la 13-a jarcento. Post jarcento ĝi gotikiĝis. Depost dominado de turkoj la preĝejo prenis novan patronon Marteno de Tours. Renovigaj laboroj okazis en 1801 kaj 1901. La orgeno estis farita en 1908. Oni restaŭris la kirkon en 1972, la turopinto ricevis pli novan formon kaj en 1984.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola sur monteto en la tombejo, kie troviĝas ankaŭ statuo pri Johano Nepomuko farita en 1824. En la simetria fasado la kvadrata turo kun la enirejo reliefas. Kelkaj ŝtupoj kuras al la enirejo. La navo finiĝas en rektangula absido same alta, sed iomete pli mallarĝa, ol la navo. Sakristio kaj kapelo aliĝas al la navo. La turo, la sakristio kaj la absido havas apogpilierojn ĉe la anguloj. La altara bildo prezentas Sanktan Martenon. La benkoj venis el Germanio en 1995. Ĝuste post jardeko alvenis skulptaĵo el Britio, almenaŭ 400 aĝa.

Fontoj redakti

 
Preĝejturo