Preĝejo Sankta Eŭstaĥo (Herend)

Laparoĥa preĝejo Sankta Eŭstaĥo estas katolika konstruaĵo en urbo Herend (Hungario).

Paroĥa preĝejo Sankta Eŭstaĥo
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Herend
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Veszprém
diocezo Veszprém (urbo)
dekanujo Sümeg
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Longo 28 m
Larĝo 8,5 m
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Dum la mezepoko en nuna areo de Herend estis pluraj apartaj vilaĝoj. Ĝis 1589 ekzistis kirko en unu el la vilaĝoj, sed baldaŭ pro la kontraŭturkaj bataloj ĝi neniiĝis. La alvenintaj germanoj konstruis lignan senturan preĝejon dediĉitan al Sankta Eŭstaĥo en 1779. Ĝi estis barokigita kaj turo alkonstruiĝis en 1828. Herend estis levita paroĥo en 1919. La kirko kun la paroĥejo estis renovigita en 1922. Estis kreitaj 2 porcelanaj fenestroj pri Elizabeto de Hungario en 1935 por la muzeo kaj kirko. En la sekvaj jaroj Hugó Johan kreis vitralojn en la kirko, en 1944 orgeno ekfunkciis kaj en la sama jaro la preĝejo estis renovigita. En 1945 la kirka porcelana fenestro neniiĝis pro la bataloj, poste oni metis en la kirkon la alian porcelanan fenestron. En 1968 la preĝejo ekstere, en 1975 interne renoviĝis. La kirko havas virinan koruson.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola laŭ la trotuaro. La fasado estas simetria, meze la turo plene reliefas. La enirejo funkcias en flanko de la navo, sed estas alia enirejo tra la turo. La altara bildo prezentas Kriston sur la kruco.

Kermeso okazas la 20-an de septembro.

Fontoj redakti