Preĝejo Sankta Kruco (Mór)
Preĝejo de Sankta Kruco estas romkatolika, kapucena preĝejo en Hungario, en Mór (urbo), en la urbocentro. La placo, kie ĝi troviĝas, havas la nomon "kapucena".
Paroĥa preĝejo de Sankta Kruco | ||
---|---|---|
Preĝejo de Sankta Kruco en Mór
| ||
katolika preĝejo | ||
Loko | ||
Ŝtato | Hungario | |
Municipo | Mór (urbo) | |
Geografia situo | 47° 22′ 23″ N, 18° 12′ 28″ O (mapo)47.3731118.20782Koordinatoj: 47° 22′ 23″ N, 18° 12′ 28″ O (mapo) | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | romkatolika eklezio | |
provinco | Fejér | |
diocezo | Székesfehérvár | |
Statuso | paroĥa preĝejo | |
Arkitektura priskribo | ||
Konstruado | 1887–1888 | |
Specifo | ||
Konstrumaterialo | masonita | |
Mapo | ||
Ligiloj | ||
Historio
redaktiDum dominado de romianoj tie estis gardoturo, kie la hungaroj konstruis preĝejon. Dum dominado de turkoj kalvinanoj uzis la preĝejon, sed poste kapucenoj alvenis. Ili parte malkonstruis la kirkon kaj en la 1880-aj jaroj parte pli nova preĝejo konstruiĝis, kiel novgotika kirko.
Konstruaĵo
redaktiLa preĝejo kontaktiĝas kun monaĥejo. La preĝejo havas unusolan turon kaj navon, sed estas 2 sakristioj. Ekstere estas videblaj skulptaĵoj pri ermito Sankta Guntero kaj Sankta Francisko el Asizo. La ĉefaltara pentraĵo pretiĝis en 1765 kaj prezentas la Sanktan Triunuon kun Kristo kaj Dipatrino. Apude estas memortabulo pri grafo Lamberg, kiu estis murdigita en 1848 pro politikaj kaŭzoj. La flankoaltaro pri Sankta Maria havas barokan altaron kaj lignajn skulptaĵojn pri Kristo, Sankta Francisko el Asizo kaj Sankta Tereza el Avilo.