Preĝejo Sankta Mikaelo (Sopron)
Preĝejo Sankta Mikaelo estas romkatolika Monumento historia en Hungario, en urbo Sopron, kie ĝi estas la plej malnova paroĥa preĝejo. Pro la mezepokaj kutimoj ĝi konstruiĝis ekster la urbomuroj en la tombejo.
Paroĥa preĝejo Sankta Mikaelo | |
---|---|
Preĝejo Sankta Mikaelo en Sopron
| |
katolika preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Sopron |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Győr-Moson-Sopron |
diocezo | Győr |
Statuso | paroĥa preĝejo |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Enhaveco | 450 sidlokoj |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Historio redakti
La malnova romanika kirko konstruiĝis en la 13-a jarcento. Post 2 jarcentoj ĝi gotikiĝis. Inter 1608-1674 la luteranoj uzis la preĝejon kune kun la apuda kapelo. La nun videbla novgotika formo estis farita en la 19-a jarcento.
Konstruaĵo redakti
La preĝejo situas laŭ la strato en korto. La konstruaĵo parte havas romanikajn kaj gotikajn elementojn. En mezo de la fasado la plurangula turo altiĝas, kies piedo estas la enirejo. En la kontraŭa flanko la sanktejo estas plurangula. Interne eĉ el la 15-a jarcento restis ligna skulptaĵo pri "Madono" kaj aliaj freskoj. La mebloj estis faritaj inter 1859–1866.
Kapelo redakti
Apud la preĝejo troviĝas romanika kapelo Sankta Jakobo el la 13-a jarcento. Ĝia formo estas okangula.
Fontoj redakti
- Hungara Vikipedio
- hungare kun multe da bildoj
- hungare kun bildoj
- hungare[rompita ligilo]
-
Fora vido al la preĝejo
-
Vido el la strato al la preĝejo
-
La sanktejo
-
Kapelo Sankta Jakobo
-
Vido al la preĝejo kaj kapelo