Preĝejo Sankta Nikolao (Tokaj)

Preĝejo grekokatolika de episkopo Sankta Nikolao estas historia monumento kaj jam neuzita preĝejo en Hungario, en urbo Tokaj.

Preĝejo de
Sankta Nikolao
Preĝejo de Sankta Nikolao en Tokaj
Preĝejo de Sankta Nikolao en Tokaj
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Tokaj
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito grekokatolika eklezio
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado
Specifo
Longo 30 m (turo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La kirko estis konstruita en 1743, sed pli frue en la sama loko ligna preĝejo funkciis. Tio kune kun la apuda paroĥo estis grava loko por grekaj kaj rusaj vinokomercistoj. Mebloj de la preĝejo estis faritaj en 1787. Post la 1-a mondmilito la oraĵoj estis liveritaj al Miskolc, la ornamaj pordoj kaj iom da bildoj al Nyíregyháza. Nuntempe la konstruaĵo estas porokaza ekspoziciejo.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola laŭ strato en korto. En mezo de la fasado la kvadrata turo altiĝas, sube estas la enirejo. La unusola navo estas tre simpla. La sanktejo situas (laŭ la kutimoj) en la orienta flanko.

Fontoj redakti