Preĝejo Senmakula Koncipiĝo (Bonyhád)
Preĝejo de Senmakula Koncipiĝo estas romkatolika historia monumento en Hungario, en urbo Bonyhád.
Paroĥa preĝejo de Senmakula Koncipiĝo | |
---|---|
Preĝejo de Senmakula Koncipiĝo en Bonyhád
| |
paroĥopreĝejo • katolika preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Bonyhád |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Tolna |
Konsekrinto | György Nunkovics |
Statuso | paroĥa preĝejo |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | baroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Historio redakti
En Bonyhád dum la mezepoko jam funkciis kirko, kiun la turkoj okupis en la 16-a jarcento. En 1729 oni konstruis lignan preĝejon. La nun videbla preĝejo konstruiĝis longe inter 1769-1782, baldaŭ renovigita en 1844, 1899, 1995. La orgeno ekfunkciis en 1800, poste ĝi renoviĝis en 1888, 1927, 1975.
Konstruaĵo redakti
La konstruaĵo situas sola en korto. Ankaŭ kruco troviĝas en la korto. La preĝejo havas meze de la fasado turon. Tie estas videblaj en niĉoj skulptaĵoj pri Sankta Petro kun ŝlosiloj kaj Moseo. Sur la muro estas memortabulo pri Mihály Vörösmarty, kiu ofte estis tie. La okangula sankteja parto estas pli larĝa, ol la navo. Tie estas ankaŭ la sakristio kun skulptaĵo pri Sankta Mikaelo. Interne la ĉefaltaro (prezentanta la Senmakulan Koncipiĝon), la predikejo kaj la benkoj restis originaj el la 18-a jarcento. Apud la altaro situas lignaj skulptaĵoj pri apostoloj Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo. En 1808 oni faris flankan altaron pri Johano Nepomuko. La alia flankaltaro prezentas Sanktan Georgon kaj Sanktan Familion. La muroj havas freskojn, la plej fama prezentas la Lastan Vespermanĝon.
Fontoj redakti
- hungare[rompita ligilo]
- hungare
- hungare
- hungare kun bildoj