Preĝejo Senmakula Koncipiĝo (Csatár)

Preĝejo Senmakula Koncipiĝo (hungare Szeplőtelen Fogantatás) estas romkatolika historia monumento en Hungario, en vilaĝo Csatár.

Paroĥa preĝejo de
Senmakula Koncipiĝo
Paroĥa preĝejo Senmakula Koncipiĝo en Csatár
Paroĥa preĝejo Senmakula Koncipiĝo en Csatár
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Csatár
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Zala
diocezo Veszprém
dekanujo Zalaszentgrót
Statuso paroĥa kirko
Arkitektura priskribo
Konstrustilo romaniko, baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

En Csatár romanika kirko dediĉita al Sankta Petro estis konstruita en la 12-a aŭ 13-a jarcentoj. Ĝi jam estis ruina en 1690, tial oni renovigis ĝin en 1738. La kirko grandparte barokiĝis en 1775 kaj la nova patrono estis Senmakula Koncipiĝo. Kapelo estis alkonstruita en 1781. Helpe de Svislando la preĝejo ekstere renoviĝis en 1992.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola sur monteto en korto, antaŭe estas videbla kruco, laŭvoje al la preĝejo en niĉo statuo pri Johano Nepomuko. La preĝejo havas kvadratan turon meze de la fasado, la turpinto estas longa piramido. La fenestroj en la turo estas origine romanikaj. Post la fasado la unusola navo etendiĝas, fine la duonronda absido troviĝas. Sakristio aliĝas al la norda flanko de la kirko, flankonavo al la suda parto. Tio rompas la simetrian aspekton. Interne la predikejo estis farita en la 18-a jarcento. En la galerio la orgeno funkcias. La galerio havas enirejon el la ekstero helpe de lignaj ŝtupoj.

Kermesoj okazas en la 8-an de decembro kaj en la 7-an dimanĉon de Pasko.

Fontoj redakti