Preĝejo Senmakula Koro de Sankta Maria (Pestszentlőrinc)
Kirko Senmakula Koro de Sankta Maria (hungare Szűz Mária Szeplőtelen Szíve) estas katolika konstruaĵo en Hungario, en Budapeŝto, en distrikto Pestszentlőrinc-Pestszentimre, en ties parto Pestszentlőrinc.
Kirko Kirko Senmakula Koro de Sankta Maria en Pestszentlőrinc | |
---|---|
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Budapeŝto, distrikto Pestszentlőrinc-Pestszentimre |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Pest |
diocezo | Budapeŝto-Esztergom |
Dato de konsekro | 1925 |
Konsekrinto | Árpád István Hanauer |
Statuso | ĉefparoĥo |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | novromaniko |
Konstruado | 1923 |
Specifo | |
Enhaveco | 1500 homoj |
Longo | 35 m |
Larĝo | 15 m |
Alto | 9 m (interne); 36 m (turo kun la kruco) |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Historio
redaktiDokumento el la 14-a jarcento mencias preĝejon en vilaĝo (Pest)Szentlőrinc. Arkeologoj trovis la kutiman tombejon en la modernaj tempoj. La iama preĝejo malaperis dum dominado de turkoj. En la 18-a jarcento oni konstruis kapelon, kie okazis ankaŭ mesoj. En 1902 oni konstruis sonorilostablon kun 3 sonoriloj. Post 3 jaroj la mesoj okazis en la lernejo. En 1911 oni konstruis en la proksimo preĝejeton, la paroĥo formiĝis en 1920. La nun videbla kirko konstruiĝis en la 1920-aj jaroj, en 1931 ankaŭ kulturdomo por katolikoj, en la sama jaro alvenis la orgeno. Dum la 2-a mondmilito bombo trafis la kirkon, sed nur la fenestroj rompiĝis. En 1993 la kirko renoviĝis, krome en la korto abatejo konstruiĝis por abatinoj alvenintaj el Usono.
Konstruaĵo
redaktiLa kirko situas sola en korto. En mezo de la fasado malsupre estas la enirejo, la plej supre la ĉefturo altiĝas. En ambaŭ flankoj po unu pli malaltaj turoj estas videblaj.