Preĝejo Sankta Kruco (Mór)

Preĝejo de Sankta Kruco estas romkatolika, kapucena preĝejo en Hungario, en Mór (urbo), en la urbocentro. La placo, kie ĝi troviĝas, havas la nomon "kapucena".

Paroĥa preĝejo de
Sankta Kruco
Preĝejo de Sankta Kruco en Mór
Preĝejo de Sankta Kruco en Mór
katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Mór (urbo)
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Fejér
diocezo Székesfehérvár
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstruado 18871888
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Dum dominado de romianoj tie estis gardoturo, kie la hungaroj konstruis preĝejon. Dum dominado de turkoj kalvinanoj uzis la preĝejon, sed poste kapucenoj alvenis. Ili parte malkonstruis la kirkon kaj en la 1880-aj jaroj parte pli nova preĝejo konstruiĝis, kiel novgotika kirko.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo kontaktiĝas kun monaĥejo. La preĝejo havas unusolan turon kaj navon, sed estas 2 sakristioj. Ekstere estas videblaj skulptaĵoj pri ermito Sankta Guntero kaj Sankta Francisko el Asizo. La ĉefaltara pentraĵo pretiĝis en 1765 kaj prezentas la Sanktan Triunuon kun Kristo kaj Dipatrino. Apude estas memortabulo pri grafo Lamberg, kiu estis murdigita en 1848 pro politikaj kaŭzoj. La flankoaltaro pri Sankta Maria havas barokan altaron kaj lignajn skulptaĵojn pri Kristo, Sankta Francisko el Asizo kaj Sankta Tereza el Avilo.

Kermeso okazas en la 14-an de septembro.

Fontoj redakti