ProneloHeĝpronelo (Prunella modularis) estas malgranda paserina birdo de la familio de Proneledoj kaj ties ununura genro Prunella, kaj kutima birdo en ĝardenoj de Eŭropo. Ĝia aspekto similas al tiu de paseroj, sed al kleraj observantoj ne ekzistas konfuzeblo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Pronelo
Pronelo (Prunella modularis occidentalis)
Pronelo (Prunella modularis occidentalis)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Proneledoj Prunellidae
Genro: Prunella
Specio: P. modularis
Prunella modularis
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Ĉiujare prezencoj  Vintrejoj  Enkondukis Kompilita de "BirdLife International and Handbook of the Birds of the World (2018) 2017."
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Vintrejoj
  •  Enkondukis
  • Kompilita de "BirdLife International and Handbook of the Birds of the World (2018) 2017."
    Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Vintrejoj
  •  Enkondukis
  • Kompilita de "BirdLife International and Handbook of the Birds of the World (2018) 2017."
    Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    Disvastiĝo redakti

    Tiu specio troviĝas en la tuta Eŭropo escepte en Islando kaj ĉe Mediteraneo nur en altaj montaroj kaj en Azio. Ĝi estas la plej disvastigata membro de la familio de Proneledoj, kiu fakte konsistas el montaj specioj.

    Ili estas loĝantaj birdoj en pli mildaj okcidento kaj sudo de sia teritorio, sed kiel insektovora, devas migri suden el pli malvarmaj partoj de sia teritorio. Ĝi estas birdo de arbaro, arbustaro kaj ĝardenoj. Ili konstruas simplan neston malalte en arbusto aŭ konifero, kie la ino demetas 3-5 nepunktecajn bluajn ovojn.

    Ili estis enmetitaj en Novzelando inter 1867 kaj 1882 kaj nuntempe reproduktas ne la lando inklude la insulojn Ĉathamojn, Antipodojn, Aŭklandojn kaj Kampbelojn.[1]

    Kutimoj redakti

    Ĝi estas gastiganto de la Komuna kukolo. Ŝajne tiu asocio estas ĵusa, ĉar aliaj gastigantoj de la kukolo lernis distingi inter ovoj, kaj la kukolo evoluis siajn ovojn por kongruigi ilin kun tiu de la gastigantoj. En la kazo de la Pronelo ne estas simileco, sed la kukolovoj estas akceptataj.

    Reproduktado redakti

     
    ovoj de Cuculus canorus canorus en nesto de Prunella modularis - Muzeo de Tuluzo

    Tiu specio kompensas sian senkoloran aspekton per kurioza reprodukta kutimaro. Inoj estas ofte poliandriaj, tio estas ke ili reproduktiĝas kun du maskloj samtempe (aŭ inverse), kaj tio kondukas al spermokonkurenco. Maskloj konkurencas por pariĝi kun inoj, sed analizoj de DNA montris ke idoj de unu ovodemetado ofte havas diversajn patrojn, depende de ilia sukceso ĉe monopoligo de aliro al la fekunda ino. Maskloj klopodas certigi sian patrecon dum pariĝado per bekofrapado ĉe la kloako de la ino por stimuli ŝin forigi la spermon de aliaj maskloj kun kiuj la inoj povus esti pariĝanta ĵuse.[1] Maskloj zorgas idojn nur en proporcio al siaj pariĝanta sukceso, tiele estas komune vidi du masklojn kaj unu inon manĝigantajn idojn de ununura nesto. Poliandrio estas rara ĉe birdoj, kun nur ĉirkaŭ 2 % de la specioj montranta tian parigan sistemon; la majoritato estas monogamaj, ĉe kiuj unu maskloj kaj unu ino reproduktiĝas kune.

    Aspekto redakti

    Tiu estas rubekolgranda birdo, 13.5–14 cm longa, iom senkolora laŭ aspekto kaj iom simila al malgranda Dompasero kun strieca dorso kaj ĝenerala formo. Ĝi estas ankaŭ bruneca supre, kaj havas maldikan pintecan nigran bekon. Plenkreskulo havas (kun iom da malhelblueca nuanco) grizajn kapon, kolon kaj bruston; en la kapo rimarkindas la tre brunaj okuloj, bruneca krono kaj bruna makulo en orelareo kun iom da strieco. La dorso estas bruna kaj strieca nigre, dum la ventro estas blankeca kun brunecaj makuletoj en flankoj, sed ne tiom kiom la parenca Alpopronelo. La vosto estas malhelbruna sen blankaj markoj. Blanka punktostrio en flugiloj apenaŭ videblas malkiel ĉe aliaj proneloj. La kruroj estas brunruĝecaj.

    Ambaŭ seksoj estas similaj laŭ koloro. La ununura simila specio kun griza kapo kaj bruna korpo estas la Alpopronelo, sed tiu havas multajn markojn kiel blanka gorĝo aŭ tre markataj brunaj makuloj en flankoj, kion la Pronelo ne havas; ne eblas konfuzo.

    Pronela kanto redakti

    La kanto estas fajna kaj tinteca, dolĉa trilado konfuzebla kun tiu de la Troglodito, sed tiu aldonas ripetecan trilsonojn kaj la Pronelo ne. Tiu estas pli mallonga kaj milda. La specio kantas la tutan jaron. La pronelo estas unu el la plej frue ekkantantaj birdoj: aŭdiĝas ĝi ekde la komenco de februaro, kaj foje ĝi ree kantas iom en aŭtuno. Ĝia kanto mezlonga meze variigita similas iel al vigla kaj akcenta klaviceno-muziko, kun apoĝaturoj.

    La ĉefa alvoko estas akra, persista "ciip" aŭ "ciit", kiu ofte malfidas sian kaŝemon. Kanto de pronelo, 43 sekundoj

    Bildaro redakti

    Literaturo redakti

    • IUCN2006, BirdLife International, 2004, 53159|, Prunella modularis, 12a Majo 2006: Malplej zorgiga
    • Davies, N. B. 1992. Dunnock Behaviour and Social Evolution. Oxford: Oxford University Press.
    1. Barrie Heather and Hugh Robertson, "The Field Guide to the Birds of New Zealand" (revizita eldono), Viking, 2005

    Eksteraj ligiloj redakti