Pstriná

Slovaka urbo

Pstriná (hungare Peszternye [pesternje], rutene Пстрина [pstrina]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.

Pstriná
hungare: Peszternye, ukraine: Пстрина
municipo
Vido al Pstriná
Blazono
Oficiala nomo: Pstriná
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Prešov
Distrikto Distrikto Svidník
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Ŝariŝo
Montaro Malaltaj Beskidoj
Rivero Bodružalík
Situo Pstriná
 - alteco 325 m s. m.
 - koordinatoj 49° 18′ 29″ N 21° 44′ 55″ O / 49.30806 °N, 21.74861 °O / 49.30806; 21.74861 (mapo)
Areo 6,23 km² (623 ha)
Loĝantaro 60 (31.12.2011)
Denseco 9,63 loĝ./km²
Unua skribmencio 1497
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 090 06
Telefona antaŭkodo +421-54
Aŭtokodoj SK
NUTS 527742
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Prešov
Situo enkadre de Regiono Prešov
Situo enkadre de Regiono Prešov
Vikimedia Komunejo: Pstriná
Retpaĝo: www.obecpstrina.sk
Portalo pri Slovakio

Situo redakti

Pstriná situas en valo, laŭ traira flankovojo. Svidník troviĝas je 22 km.

Historio redakti

La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1497 en formo "Psthryna". En 1787 179 vilaĝanoj loĝis en 28 domoj, en 1828 185 vilaĝanoj en 21 domoj. En 1796 laŭ la tutlanda geografia libro taksis la vilaĝon triaklasa. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Psztrina, poste ĝi ricevis similan nomon (tamen kun pli da vokaloj) pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Peszternye 225 homoj, (plejparte rutenoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Sáros, al distrikto de Svidník, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Pstriná 70 homoj, (34 slovakoj, 29 rutenoj, 6 ukrainoj).

Vidindaĵoj redakti