Publika trafiko de Budapeŝto
En Budapeŝto la publika trafiko okazas precipe fare de metrooj, tramoj kaj aŭtobusoj, iom malpli gravaj estas la troleoj, interurbaj tramoj kaj trajnoj. Fine estas ankaŭ specialaj trafikiloj.
Metroo redakti
La urbo disponas pri bone funkcianta metroreto. La unua metroo startis jam en 1896.
Tramo redakti
La plej frue ĉevaltiraj tramoj funkciis. Poste aperis la flavaj elektraj tramoj.
Interurba tramo redakti
La interurbaj tramoj trafikas al la proksimaj urbetoj, ekzemple al Gödöllő, Szentendre kaj escepte al Csepel. Ili estas verdkoloraj kaj en Budapeŝto la samaj biletoj validas.
Aŭtobuso redakti
La aŭtobusoj estas blukoloraj. Parto haltas en ĉiuj haltejoj, alia parto nur en la pli gravaj haltejoj, kelkaj nur en la finhaltejoj. La aŭtobusa reto etendiĝas ankaŭ en la najbaraj komunumoj, ekzemple Törökbálint, Nagykovácsi. Ankaŭ nokte iom da aŭtobusoj servas.
Troleo redakti
La unua linio funkciis jam antaŭ la 2-a mondmilito. Dum la socialismo ili estis pli vaste uzataj, ili estas ruĝaj kaj ili trafikas nur en Pest.
Fervojoj redakti
La plej multaj trajnoj alvenas ĉe la tri kapostacioj: Keleti pályaudvar (orienta stacio), Nyugati pályaudvar (okcidenta) kaj Déli pályaudvar (suda). De la orienta kaj okcidenta stacioj en Pest ekzistas rektaj trajnoj al 25 eŭropaj ĉefurboj (kun Vieno konektas Budapeŝton trajnoj Railjet de ÖBB). De la suda stacio en Buda oni povas vojaĝi interalie al Balatono. Ĉiuj tri stacioj atingeblas per metroo. Krome ekzistas kelkaj malgrandaj stacioj por vojaĝantoj kaj varoj. Tiuj malgrandaj stacioj same tiel servas la pasaĝerojn, ol la interurbaj tramoj.
Flughaveno redakti
La ĉefurbo havas internacian flughavenon havanta la nomon Liszt Ferenc. La vojaĝantoj povas atingi ĝin per aŭtobuso aŭ vagonaro.
Ceteraj trafikiloj redakti
En Buda dentorela fervojo, infana fervojo, aertelfero kaj funikularo trafikas. Laŭ la Danubo ŝipoj trafikas, kelkaj funkcias, kiel pramo.