Por samtitola artikolo vidu la paĝon Puerto Lumbreras (stacidomo).

Puerto Lumbreras estas hispanuja municipo kiu lokas en la sudokcidento de Murcia Regiono. Ĝi ankaŭ lokas en la komarko Alto Guadalentín. Tiu limas al Lorko kaj al provinco Almerio. Ĝia loĝantaro konsistis el 14 981 personoj en la jaro 2018.[3][4]

Puerto Lumbreras
hispane Puerto Lumbreras
urbo
municipo en Hispanio
Ŝtato Hispanio Hispanio
Regiono Murcia Regiono
Komarko Alto Guadalentín
Koordinatoj 37° 33′ 48″ N 1° 48′ 26″ U / 37.56333 °N, 1.80722 °U / 37.56333; -1.80722 (mapo)
Areo 144,8 km² (14 480 ha)
Loĝantaro 14 981 (2018)
municipo 1958
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 30890[1], 30891 (submunicipoj El Esparragal kaj Puerto Adentro)[2]
ISO 3166-2:ES ES-MU
Puerto Lumbreras (Hispanio)
Puerto Lumbreras (Hispanio)
DEC
Situo de Puerto Lumbreras enkadre de Hispanio
Puerto Lumbreras (Murcia)
Puerto Lumbreras (Murcia)
DEC
Situo de Puerto Lumbreras enkadre de Murcia Regiono
Vikimedia Komunejo: Puerto Lumbreras
Retpaĝo: http://www.puertolumbreras.es/ayuntamiento/
Map
vdr
Municipa teritorio de Puerto Lumbreras en la Murcia Regiono.

Ĝia municipa teritorio estas distribuata en tri "diputaciones" (submunicipoj): El Esparragal, Cabezo de la Jara kaj Puerto Adentro. El 14 339 loĝantoj de 2011, 11 120 loĝas en la urba kerno. La cetero estas en "diputaciones", el kiu Esparragal estas la plej loĝata de la tri (INE 2011).[5][6]

La agrikulturo ludas gravan rolon en la sektoro de la fruktarboj kaj de la floroj, kaj estas nombraj la forcejoj de diantoj. Elstaras ankaŭ ceramiko kaj aliaj montroj de popola artmetio, kiel aĵoj de esparto. Elstaras ankaŭ la kultivo de citrusoj kaj persikoj kaj la nombraj ekspluatejoj de brutobredado, speciale de kaproj kaj porkoj.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti