R. A. Dvorský

(Alidirektita el R. A. Dvorsky)

R. A. DVORSKÝ naskiĝis la 24-an de marto 1899 en Dvůr Králové nad Labem, mortis la 2-an de aŭgusto 1966 en Prago. Li estis ĉeĥa muzikisto kaj eldonisto.

Rudolf Antonín Dvorský
R. A. Dvorský en la 20-aj jaroj
R. A. Dvorský en la 20-aj jaroj
Persona informo
Naskiĝo 24-an de marto 1899 (1899-03-24)
en Dvůr Králové nad Labem
Morto 2-an de aŭgusto 1966 (1966-08-02) (67-jaraĝa)
en Prago
Lingvoj ĉeĥa vd
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio vd
Profesio
Okupo aktorokomponistobandestro • muzikredaktisto • kantistokantoverkistopianisto • eldonisto vd
Laborkampo muzika verko aŭ komponaĵo • simfonia muziko • eldonado • muzika komponaĵo vd
Aktiva en Ĉeĥoslovakio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lia propra nomo sonas Rudolf Antonín, artan pseŭdonimon li elektis por si laŭ sia naskourbo. En la jaro 1918 li fariĝis muzika redaktoro en praga eldonejo Springer, en la jaroj 19191921 li komencis al muziko dediĉi aktive kiel kantisto, pianisto kaj pli malfrue ankaŭ kiel kapelestro de kabareto Ruĝa sepo. Li verkis multe da danckantojn influitaj de ĵazo. En la jaroj 19251929 li gvidis kvarteton Melody Makers, en la jaro 1929 li fondis ensemblon Melody Boys (unue kvinteton, kiun li disvastigis al dek membroj, porokaze ankoraŭ plenigata de ensemblo de ĥoro kaj de arĉoj), kun kiu li ampleksis perstile tre vastan spektron de populara muziko (inkluzive de popolmuziko). La orkestro de Dvorský estis ĉesigita en la jaro 1945, sed tiutempe jam Dvorský kelke da monatoj ne plu prezentiĝis kun ĝi, ĉar en la jaro 1944 li grave malsaniĝis je pulminflamo.

Ĝis tiu tempo li surdiskigis pli ol 2 000 komponaĵojn sur normaj gramofondiskoj (inter la plej grandajn furorkantojn apartenis kantoj interpretitaj de Dvorský Sola kun knabino en pluvo, Mi estas veturanta tra la nokto, Mi perdis vian ridon, Hm, hm, Flametoj en viaj okuloj, Mi renkontis mian sonĝon, komponitaj de antaŭaj ĉeĥaj komponistoj de tiu tempo). Li ofte prezentiĝis kun sia orkestro en filmoj.

En la jaroj 19361948 Dvorský gvidis propran energian eldonejon, en kiu li koncentris vicon da gravaj personecoj de tiama populara muziko. Post februaro de 1948 li malsukcese provis elmigri kaj poste li estis por kelke da jaroj malliberigita. Kiam li estis tralasita, li prezentiĝis en rememorigaj programoj validigante sin denove kiel komponisto (ekz. Fabelo pri konvaloj, la plej sukcesa kanto de la jaro 1967).

Dvorský komencis en la tempo de ĝenerala gloro de kabaretaj melodioj. Zenito de lia gloro koneksas kun evoluo de dancmuziko kaj svinga erao. Li akiris ŝatatecon ĉe ĉiuj tavoloj de aŭskultantoj kaj aĝgrupoj, li kapablis kombini novaĵojn de monda populara muziko kun enhejmiĝinta tradicio. Ankaŭ aliaj kantistoj kunlaboris kun lia orkestro, ekz. Inka Zemánková, Míla Spazierová-Hezká, Jiřina Salačová, Arnošt Kavka. Komponaĵoj de Dvorský el la 30-aj kaj la 40-aj jaroj senĉese estas eldonataj en reedicioj, ankaŭ sur kompaktaj diskoj – R. A. Dvorský & Melody Boys – 20x).