Radojevo
Radojevo, serbe Радојево, rumane Peterda, hungare Klári estas vilaĝo en Serbio, en provinco Vojvodino, en distrikto Meza Banato, en municipo de Nova Crnja. La historia serba loknomo estis Кларија [klarija].
Bazaj informoj redakti
- Areo: 43 km²
- Koordinatoj: 45°44′29″N 20°47'13″E
- Alto super marnivelo: 65 m
- Loĝantaro: 1380
- Poŝtkodo: 23221
- Telefonprefikso: 23
- Aŭtokodo: ZR
Situo redakti
Radojevo situas sur ebenaĵo fine de sakovojo laŭ la rumana landlimo (kontraŭe Checea troviĝas, ankaŭ Jimbolia estas en la proksimeco).
Historio redakti
Dum la mezepoko estis tie vilaĝo Peterd, kiun la turkoj senhomigis. En 1770 germanoj kaj rumanoj refondis la komunumon. En 1910 vivis en Klári 2646 homoj (2337 serboj, 132 ciganoj kaj aliaj). Post Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. En 1941 la germana armeo okupis la komunumon ĝis 1944. En 2002 loĝis en Radojevo 1385 homoj, (1094 serboj, 199 ciganoj, 11 hungaroj).
Vidindaĵoj redakti
- ortodoksa preĝejo
- katolika preĝejo omaĝe al Sankta Urbano
- kruco de 1930