La movado Rael, ankaŭ nomata Raelismo estas movado kiu konsistas el personoj kiuj kredas ke vivo sur la Tero estis science kreita per genetika manipulado fare de reprezentantoj de tre evoluinta ekstertera civilizo. Reprezentantoj de ĉi tiu civilizacio estas nomataj Raeliens Elohim. La Elohim aŭ eksterteraj sciencistoj laŭdire vizitis la teron en diversaj tempoj en nia historio kiel malsamaj profetoj[1]. Homoj tamen ne komprenis la mesaĝon kaj konfuzis la Elohim kun dio(j).

Raelismo
organizaĵo • nova religia movado • nifo-religio
Komenco 1974 vd
Sidejo Ĝenevo
Fondinto(j) Claude Vorilhon vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Virino sur fotelo kaj en la fono la simbolo de Rael.
Raelianaj virinoj dum la ama kaj brakuma festivalo en Seulo, Koreio.

Klonado redakti

Raelanoj estas grandaj propagandantoj de klonado. Ili kredas, ke per klonado, la resurekto promesita en diversaj religioj povas fariĝi realo[2]. Raelanoj konsideras kiel unu el siaj ĉefaj taskoj atingi homan senmortecon asociita kun klonado. La 13-an de decembro 1973, li estis - laŭ sia propra deklaro - implikita en nifo-kontakto. Rael asertas ke li tiam estis kontaktita de reprezentanto de ekstertera civilizacio. Dum la venontaj ses tagoj, li estus ricevinta mesaĝon rakontitan al li. La mesaĝo mallonge klarigas, ke vivo sur la tero ekestis per inteligenta dezajno en scienca maniero per genetika inĝenierado. Post dua kontakto je la 13-a de decembro, Raël tute dediĉis sin al konstruado de la internacia Raelisman movado, krom fari intervjuojn, prelegojn kaj aranĝi seminariojn pri memevoluo.

Rael, la spirita gvidanto redakti

La movado estis fondita de la franca iama aŭtokonkursa stiristo, ĵurnalisto, verkisto Claude Vorilhon kiu ankaŭ nomis sin Rael, kiu signifas "mesaĝisto"[3]. Li ankaŭ estis kantaŭtoro, sub la artistonomo Claude Celler. Ekde la 29-a de novembro 2004 Raël ankaŭ ricevas la titolon de "Majtrejo" de la Okcidento. Raël estis gasto en la plej multaj el la grandaj televidstacioj kaj spektakloj tra la mondo kiel 60 Minutes , CNN , FOX , BBC. Vorilhon aljuĝis al pluraj homoj la rangon de Honora Gvidisto al Raelismo, sed Michel Onfray, inter aliaj, rifuzis la honoron ofertitan en protesto kontraŭ la kulto.

Historio redakti

La movado estis fondita en 1973 en Ĝenevo fare de la franca konkursa stiristo kaj ĵurnalisto Claude Vorilon (n. 1946). Kvankam la gvidantoj de la movado en 2002 pretendas havi 55 000 adeptojn en 84 landoj, la nombro de aktivaj membroj verŝajne estus kelkcentoj[4]. Krom en Japanio kaj Kanado, ĝi ĉefe disvastiĝis tra la franclingva mondo, kio rezultigis en renomadon de la movado kiu origine nomis Madech, unue (en 1977) al la "Movado Rael" (fr; Mouvement Raëlien) kaj en 1998 al "Raela Religio" (fr: Religion Raël).

Antaŭ 2001 ĝi tiom tutmondiĝis finance ke ĝi eksponsoris la programon Clonaid por homa klonado.

Principoj de doktrino redakti

  1. Sekvi la ideojn de materiismo kaj ateismo. Laŭ la Raelanoj, en certa stadio de teknologia evoluo, civilizacio povus evolui al "civilizacio de la dioj". La Elohim estas unu tia dio de civilizacio. La celo de la homaro estas atingi la evolunivelon de dio.
  2. Seksa egaleco. Libereco en sekseco, subtenata de la principo de "libera amo" kaj antaŭenigi ĝin en la socio. Multaj Raelanoj loĝas en komunumoj kie ili praktikas la t.n. "sensan meditadon" (fr. méditation sensuelle). Kvankam Raelianoj forte apogas seksan liberecon, ili kondamnis pedofilion kiel mensmalsano[5].
  3. Unu el la plej gravaj taskoj de la homaro estas la evoluo de scienco kaj tekniko. La Raelanoj estas favoraj al nuligo de ajnaj malpermesoj pri klonado kaj la uzo de genetikaj manipuladoj.

Mondbildo redakti

Tra la jaroj, Raël inspiris diversajn specojn de revoluciaj agadoj:

  • la uzo de kondomoj en lernejoj ĝis la promocio de masturbado;
  • la tutmonda minoritata kampanjo "Toleri diversecon ne sufiĉas, ni devus komenci ami diversecon";
  • la rekomendo partopreni en la 'GoToplessDay'. Gotopless estas usona organizo fondita en 2007 de Rael kiu asertas, ke virinoj havas la saman konstitucian rajton kiel viroj por montri sin nudbruste en publika loko[6]. "Tiel longe kiel viroj rajtas esti nudplenaj publike, virinoj devus havi la saman konstitucian rajton."Majtrejo, RAEL[6].
  • la insistado, ke ĉiuj religiaj libroj estu cenzuritaj, ĉar ili ne respektas la homajn rajtojn;
  • la rekomendo de homa klonado tra la fondo de Clonaid;
  • la pledo por aborto por haltigi nedeziratan gravedecon;
  • la alkuraĝigo de Genetike Modifita Organismo (GMO) kiel la sola ŝanco por doni al ĉiuj homoj sur la tero sufiĉajn manĝaĵojn;
  • la fondo de Clitoraid, asocio kiu helpas cirkumciditajn virinojn rekonstrui sian klitoron operative por ke ili denove povu senti plezuron, por instigi ĉiujn afrikajn gvidantojn formi la Usonon de Afriko.

Interesaj faktoj redakti

  • En 1998, Rael kreis la Ordon de la Anĝeloj de Rael, speco de elito kie belaj virinoj estas akceptitaj por instrui la bazon de la arto de gejŝo.
  • Rael rankis dua post scientologio kiel NIFO-religio [7].
  • La sola postulo por aliĝi al la Rael-movado estas, ke sekvantoj ofertas ĉiujare 3% de siaj enspezoj. Membroj estus eĉ instigitaj donaci 11% de sia neta enspezo al la movado kaj siaj lokaj gvidantoj[4].

Simbolo redakti

La simbolo de Raelismo estas heksagramo kun svastiko. Ĝi estas portata kiel juvelo fare de raelanoj[8].

 
 

Por plibonigi la rilatojn kun la ŝtato de Israelo, kie ili esperis konstrui ambasadejon, la versio kun svastiko estis anstataŭigita de stiligita versio en formo de lekanteto reprezentante galaksion. Tamen, la versio kun svastiko ankaŭ restas valida, ĉar la raelanoj ankoraŭ esperas tutmondan akcepton de la svastiko. Tiucele, en 2009, Raël proklamis la 23-an de junio "Tago de Rehabilitado de Svastika"[9]. En la oficiala retejo de Rael troviĝas argumentoj kontraŭ la uzo de la svastika simbolo fare de nazioj, ĉar ĝi fakte daŭre ekzistis en multaj kulturoj kaj laŭ Rael ĝi signifu 'iom da bonfartaĵo, iuj plezuretoj"[10].

Afrika diasporo redakti

Reen al Kama[11] (BTK) estas libervola migra kampanjo de la Raelisma movado por kuraĝigi bone edukitajn, sukcesajn kaj riĉajn homojn de ĉiuj rasoj kaj religioj, precipe tiujn, kiuj estas posteuloj de sklavoj, por libervole transdoni al Kama la scion kaj riĉaĵon, kiun ili prave akumulis en "Ameriko" kaj translokigu siajn entreprenojn kaj operaciojn al Kama[12].

Rilato al aliaj religioj redakti

La Raelanoj kredas, ke estontece la "ateisma" religio, proksima al budaismo, fariĝos la ĉefa[13].

La Raelanoj kritikas la "judeo-kristanan bildon de la mondo" kaj kritikas la katolikan eklezion pro nesufiĉa atento al la atingoj de la nuntempa scienco.

Rael pri toleremo redakti

Toleremo ne sufiĉas ĉar toleri estas akcepti diferencojn sen entuziasmo. La amo al diferencoj estas instigi aliajn esti malsamaj ol ni kaj plene sperti iliajn diferencojn, ĉu etnaj, kulturaj, religiaj aŭ seksaj. Ĝi signifas rifuzi ĉian perforton kontraŭ ajna minoritato, defendi homajn rajtojn kaj rekomendi ilian instruadon[13][14].

Literaturo redakti

En esperanto redakti

Male al aliaj lingvafrankaoj (lingua franca) de la mondo, de kiuj kelkaj estas proksime ligitaj al religioj (la latina, araba, sanskrita), Esperanto reprezentas interesan kontrapunkton al tiu ĉi paradigmo, ĉar ĝi altiris la atenton de mirinda vario de kultoj, precipe tiuj de Vatikano ĝis la raela nifo-kulto[15].

Ekzistas tri libroj de Rael tradukitaj al Esperanto:

  • "Le livre qui dit la vérité", tradukita al Esperanto de Jean-Pierre Raimbault, sub la titolo "La libro, ki diras la veron", Rennes, Francio,
  • "Accueillir les extra-terrestres", tradukita al Esperanto de Jean-Pierre Raimbault, sub la titolo "Akcepti la eksterteranojn", unua eldono 1981, eld. Média Graphic, Rennes, Francio.
  • "Les Extraterrestres m'ont emmené sur leur planète: Le deuxième message qu'ils m'ont donné", tradukita al Esperanto de Jean-Pierre Raimbault, sub la titolo "La eksterteranoj forkondukis min sur sian planedon - la dua mesaĝo, kiun ili donis al mi".

En la franca lingvo redakti

Pluraj libroj ekzistas en cifereca versio, elŝuteblaj en la oficiala retejo de Rael.

  • (1974) Le livre qui dit la vérité
  • (1975) Les Extraterrestres m'ont emmené sur leur planète: Le deuxième message qu'ils m'ont donné
  • (1978) La géniocratie. Le génie au pouvoir!, Fondation Raëlienne, Vaduz, 1978, eld. Delmans
  • (1979) Accueillir les extra-terrestres, ISBN 4-900480-06-1
  • (1980) La méditation sensuelle. L'éveil de l'esprit par l'éveil du corps, Association pour la méditation sensuelle, Genève, 1980. ISBN 1-903571-07-3, senpage elŝutebla ĉi tie.
  • (2001) Oui au clonage humain, ISBN 1-903571-05-7
  • (2003) Le Maitreya: Extraits de ses enseignements

Bibliografio redakti

(angla) Willilam M. Alnor, UFO Cults and the New Millenium, Baker books, 1998, Michigan.

Referencoj redakti

  1. (de) „Mein Bruder ist Jesus“, intervjuo kun Claude Vorilhon, nomata Rael, Spiegel Online, la 30-an de decembro 2002.
  2. (de) „Raelianer“ auf weltanschauungsfragen, Info- und Beratungsangebot der Katholischen Kirche Österreich. Memento de la 24-a de marto 2009 en Internet Archive.
  3. (fr) Michel Salamolard, Pierre Rottet, Le réel de Raël: une secte à la dérive , Éditions Saint-Augustin, 2004
  4. 4,0 4,1 (en) Stephen E. Atkins: Encyclopedia of Modern Worldwide Extremists and Extremist Groups, paĝoj 262-263, Greenwood Publishing Group, 2004, p. 262. ISBN 978-0-313-32485-7 .
  5. (fr) Komento de Raël, rael.org
  6. 6,0 6,1 Gotoplessday, rael.org
  7. Propp, Steven H. Utopia on the 6th Floor: Work, Death, & Taxes — Part 2, 2004. — P. 450
  8. (en) Susan J. Palmer: The New Heretics of France: Minority Religions, Minority Religions, La Republique, and the Government-Sponsored 'War on Sects'. 2011, ISBN 978-0-19-987599-3 , pp 89, 101 (anglalingva limigita antaŭprezento en Google Book Search):
  9. (en) David Moye, Swastika Rehabilitation Day Is June 23; Raelians Celebrate, Huffington Post, la 21-an de junio 2012,
  10. (fr) La 25-an de junio: Tago de la rehabilitato de la svastika simbolo, Oficiala retejo de Rael.
  11. Noto: Kama estas la origina nomo de Afriko uzata de ties indiĝena popolo.
  12. (en) What is BTK Dream?
  13. 13,0 13,1 (fr + 29 aliaj lingvoj) Les valeurs universelles de l’être humain (la universalaj valoroj de la homa estaĵo), rael.org
  14. (fr) Vers une révolution sans précédent, filmeto, YouTube
  15. (en, fr) Brian P. Bennett, Esperanto: One Language, Many Religions Arkivigite je 2022-05-21 per la retarkivo Wayback Machine, en: Histoire culturelle de l'Europe.

Vidu ankaŭ redakti

Posadismo

Eksteraj ligiloj redakti

(30 lingvoj!) Rael, oficiala retejo de la organizo

(angla, japana) Prelego de Rael en Japanio pri feliĉo, filmeto YouTube

(franca, germana subteksto) Maitreya Rael: La Afrikanoj kaj Ĉinio povas savi la teron.

(franca, sed ĉefe en la angla) Rael-Akademio, filmitaj prelegoj