Real Betis Balompié

(Alidirektita el Real Betis Balompie)

Real Betis Balompié estas profesia futbalklubo en Sevilo, Andaluzio, Hispanio. Ĝi estis fondita la 12-an de septembro 1907.

Betis Balompié
futbala klubo • profesia sporta teamo
Kluba nomo  Real Betis Balompié
Fondita  12-an de septembro 1907
Stadiono  Benito Villamarín
Sevilo, Andaluzio
Kapacito  60.784
Prezidanto  Ángel Haro
Trejnisto  Manuel Pellegrini
Ligo  La Liga
2021-22  5-a pozicio
Oficiala retejo  www.realbetisbalompié.com
Hejme
Ekstere
vdr

La futbalistoj estas vestitaj en verda-blanka ĉemizo kun blanka pantalono.

Ĝeneralaj informoj redakti

  • Fondo: 12-a de septembro de 1907
  • Adreso: Avda. de la Palmera, s/n. 41013 Sevilla.
  • Telefono: +34 902 19 1907
  • Retpaĝo: [1]

Stadiono redakti

Ĝia stadiono nomiĝas Stadiono Manuel Ruiz de Lopera, pro la nomo de la nuna klubposedanto. Ĝi estis antaŭe nomata Benito Villamarín, pro historia prezidanto, kaj situas en la kvartalo Heliópolis. Ĝi disponas je pli ol 55.500 sidlokoj.

  • Adreso: Avda. de la Palmera, s/n. 41013 Sevilla.

Rezultoj de la klubo redakti

  • Hispana ĉampionado: 1
    • 1935
  • Hispana pokalo: 2
    • 1977, 2005

Kuriozaĵoj redakti

Ekzistas alia grava futblateamo en Sevilo, la Sevilla Fútbol Club. La malamikeco inter la kluboj kaj iliaj apogantoj estas legenda, la plej fama inter la rivaleco inter samurbaj teamoj en la tuta Hispanio.

Betis estas konata pro la fervora apogo de siaj ŝatantoj. Estas fama diraĵo en Hispanio, Vivu la Betis, eĉ se ĝi malvenkas.

Betis konservas en sia nomo la vorto Balompié, kiu estas vorto kelkfoje uzata por anstataŭi la angladevenan fútbol (futbalo), kaj do estas ekvivalenta al la esperanta piedpilko.

Betis estas la romia nomo por la rivero Gvadalkiviro, unu el la plej longaj el la Ibera duoninsulo, kiu banas Sevilon.  

Elstaraj teamanoj redakti

Famaj trejnistoj redakti

Nuntempaj ludistoj redakti

  • 1 Pedro Contreras
  • 2 Melli
  • 3 Enrique Romero
  • 4 Juanito
  • 5 David Rivas
  • 6 Alejandro Lembo
  • 7 Damià Abella
  • 8 Arzu
  • 9 Fernando
  • 10 Edú
  • 11 Dani
  • 12 Robert
  • 13 Toni Doblas
  • 14 Capi
  • 15 Nano
  • 16 Johann Vogel
  • 17 Jorge Wágner
  • 18 Alberto Rivera
  • 19 Xisco
  • 20 Marcos Assunção
  • 21 Miguel Angel
  • 22 Fernando Vega
  • 23 David Odonkor
  • 24 Tati Maldonado
  • 25 Rafael Sóbis
  • -- Juan Caffa

Prezidantoj de la klubo redakti

  • Sevilla Balompié
    • 1907: Alfonso del Castillo Ochoa
    • 1909: Juan del Castillo Ochoa
  • Betis F.C.
    • 1909: Eladio García de la Borbolla
    • 1912: Guillermo Comesaña Arahal
    • 1913: Pedro Rodriguez de la Borbolla

Eksteraj ligiloj redakti