Regna Prezidanto

(Alidirektita el Regna Prezidento)

Regna Prezidanto en 19191945 estis la esprimo por la ŝtata ĉefo de Germana Regno de la Vajmara Respubliko en 19181933 federacia demokratia respubliko sub elektita prezidanto, neoficiale ankaŭ konata kiel "Vajmara Respubliko" (Weimarer Republik); kaj de la Nazia Germanio en 19331945 centrisma diktaturo sub la diktatoro Adolf Hitler; neoficiale ankaŭ nomata Nazia Germanio la "Tria Regno" (Drittes Reich). Laŭ la Vajmara Konstitucio la prezidento estis elektita de la popolo por sep jaroj. Li rajtis okazigi novbalotojn por la parlemento, instalis la registaron kaj en krizostato dekreti. Sed la parlamento Reichtag havis la rajton ekzemple malelekti la registaron kaj ankaŭ cetere nuligi prezidentajn decidojn. Ĉar la parlamento suferis ofte pro manko de stabila plimulto por subteni registaron, la prezidento fariĝis pli forta ol la konstituci-farintoj intencis. Ekde 1930 la registaro regis ĉefe per prezidentaj dekretoj, tolerata ĝis 1932 de la socialdemokratoj.

Kastello de la Regna Prezidanto (Reichspräsidentenpalais) en Berlino, sidejo de la Regna Prezidento en 1919–1934.

La unua Regna Prezidento estis Friedrich Ebert, en 1919 ankoraŭ elektita de la Nacia Asembleo (kun plilongigo). Kelkajn monatojn antaŭ la fino de la tiel kreita periodo, Ebert mortis komence de 1925. Elektiĝis jen en la popola baloto la senpartia pensiita generalo Paul von Hindenburg, kiu principe ne simpatiis kun la respubliko, sed intencis respekti la konstitucion. Li estis reelektita en 1932.

Ĉar Hindenburg en 1933 timis rompi la konstitucion dissolvante la parlamenton (dominatan de ekstremistoj) por iom longa tempo, li decidis instali koalician registaron de nacisocialistoj kaj (ĉefe senpartiaj) konservativuloj. Malgraŭ ĉies supozo, regna kanceliero Adolf Hitler montriĝis la fortulo en la registaro kaj neniigis la germanan demokration. Kiam Hindenburg mortis en aŭgusto 1934, Hitler deklaris la oficon de la prezidento transirintan al sia propra, la kanceliereco, anstataŭ lasi elekti novan prezidenton.

En Federacia Respubliko Germanio, la Federacia Prezidento havas malpli da rajtoj ol havis la Regna Prezidento.

Regna Prezidentoj 1919–1945 redakti

Regna Prezidentoj de Germanio
nomo (naskiĝo - morto) partio ekofico fino de la ofico ŝtato(j)
1 Friedrich Ebert
(18711925)
SPD 11-an de februaro
1919
28-an de februaro
1925Mortis
Vajmara Respubliko
Hans Luther
(18791962)
Senpartia 28-an de februaro
1925
12-a de marto
1925Portempa prezidanto
Vajmara Respubliko
Walter Simons
(18611937)
Senpartia 12-a de marto
1925
12-an de majo
1925Portempa prezidanto
Vajmara Respubliko
2 Paul von Hindenburg
(18471934)
Senpartia 12-a de majo
1925
2-an de aŭgusto
1934Mortis
Vajmara Respubliko
Nazia Germanio
3 Adolf Hitler (Führer kaj Regna Kanceliero)
(18891945)
NSDAP 2-an de aŭgusto
1934
30-an de aprilo
1945Suicidis
Nazia Germanio
4 Karl Dönitz
(1891-1980)
NSDAP[1] 30-an de aprilo
1945
23-a de majo
1945Arestis
Nazia Germanio

Standardo redakti

Referencoj redakti

  1. Howard D. Grier (2007): Hitler, Dönitz, and the Baltic Sea. The Third Reich's last hope. Naval Institute Press, ISBN 1-59114-345-4, p. 256 Footnote 8, Chapter 10.