Renato FUCINI (Monterotondo Marittimo, 8an de aprilo 1843 — Empoli, 25an de februaro 1921) estis itala poeto kaj verkisto, ankaŭ konata per la pseŭdonimo kaj anagramo Neri Tanfucio.

Renato Fucini
Portreto de Antonio Ciseri, 1880 ca.
Portreto de Antonio Ciseri, 1880 ca.
Persona informo
Naskiĝo 8-an de aprilo 1843 (1843-04-08)
en Monterotondo Marittimo
Morto la 25-an de februaro 1921
en Empoli, Toskanio, Italio
Nacieco Itala
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco Reĝlando Italio vd
Alma mater Universitato de Pizo vd
Profesio
Okupo poeto
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

 
Plato en Pizo, en strato Giordano Bruno.

Filo de Giovanna Nardi kaj David Fucini (la patro estis kuracisto de la registara komisiono pri malariaj febroj), li pasigis sian infanaĝon en Campiglia Marittima, Maremma. Li ĉeestis bazlernejon ĉe la Barnabitoj en Livorno. Financaj malfacilaĵoj instigis la familion retiriĝi al la praula hejmo en Dianella. Poste, kiam lia patro akiris la postenon de komunuma kuracisto en Vinci, Renato povis studi private en Empoli. En 1863 li magistriĝis pri Agrikulturo ĉe la Universitato de Pizo, post forlasado de siaj studoj pri Medicino, kaj komencis labori kiel helpanto en la teknika kabineto de florenca inĝeniero. En la sama periodo komencis frekventi historian lokalon, nun ne plu ekzistanta, nome la Caffè dei Risorti, kie, aŭskultante diversajn tragikkomikajn epizodojn rakontitajn de iuj vizitantoj, li komencis formi sonetojn.

Danke al ĉi tiuj komponaĵoj li komencis iĝi konata kiel poeto kaj en 1871 aperis lia "Cent sonetoj en piza dialekto". En 1877 li aperigis sian unuan prozaĵon kun raporto pri Napolo ("Napolo nudokule: Leteroj al amiko"). Post sia literatura eksukceso, li dediĉis sin al instruado, fariĝante profesoro pri Belartoj en Pistoia kaj poste lernejestro. Al tiu ĉi lasta agado estas ligitaj la noveloj de la kolekto "Le veglie di Neri" (1882),[1] lokigitaj ĉefe en Maremo; same kiel la postaj kolektoj All'aria aperto kaj Nella campagna toscana. La preferataj temoj estas tiuj de la kampara vivo en la lokoj, kiujn Fucini plej bone konis: la Maremo kaj la montaraj vilaĝoj de la pistoia Apenino.

Renato Fucini ankaŭ dediĉis poemon al Giacomo Puccini por la premiero de la opero Madama Butterfly (1904); la teksto de la poemo troviĝas en Villa Puccini, en Torre del Lago .

"Kaj ili ekdormas en la oraj luliloj
la blondaj anĝeloj, la anĝeloj de Dio.
Dormu, dormu ankaŭ vi dolĉa karulo
Dormu ankaŭ vi bebo mia.
Kaj ili sonĝas dormante la anĝeletoj
ili sonĝas pri floroj, papilioj kaj mandarinoj.
Sonĝu, sonĝu ankaŭ vi flavaj vangetoj.
Mandarinoj, floroj kaj papilioj "

Puccini, siavice, muzikis du poemojn de Fucini: E l'uccellino (Kaj la birdeto), dediĉita al infano, kaj Avanti Urania, komponita por lanĉo de vaporŝipo.

Laborinte kelkajn jarojn en la Biblioteko Riccardiana en Florenco, li emeritiĝis en 1906, pasigante la lastajn jarojn de sia vivo inter la loĝejo en Dianella kaj tiu en Castiglioncello, konservante intensajn kaj striktajn rilatojn kun amikoj kaj ekskolegoj. En 1916 li estis elektita membro de la Accademia della Crusca[2]. Morto trafis lin la 25-an de februaro 1921. Lia lasta verko, eldonita baldaŭ post lia morto, "Acqua passata: storielle e aneddoti della mia vita" (Akvo pasinta: rakontoj kaj anekdotoj de mia vivo)" (1921), enhavas tre mallongajn tekstojn, ĝenerale aŭtobiografiajn verkojn.

 
Busto de Renato Fucini en Monterotondo Marittimo

Verkoj redakti

  • Cent sonetoj en Piza dialekto de Neri Tanfucio (1872)
  • Napolo nudokule. Leteroj al amiko (1878)
  • La vesperaj vigladoj de Neri. Landoj kaj figuroj de la toskana kamparo (unua eldono: 1882)
  • Sub libera ĉielo (1897)
  • La poemoj de Neri Tanfucio kun aldono de 50 novaj sonetoj en la regiona lingvo (1882)
  • La nova mondo. Legolibro por la Tria Elementa Klaso (1901)
  • La nova mondo. Legolibro por la kvara Elementa klaso (1904)
  • La bebo el elasta gumo. Rakonto, liberaa traduko de Renato Fucini de la rusa de DV Grigorovitch (1910)
  • En la toskana kamparo. Tri novaj rakontoj: Kastoro kaj Polukso, Tigrino, La Kolonelo (1908)
  • Akvo pasinta. Rakontoj kaj anekdotoj de mia vivo (1921)
  • Folioj en la vento (postmorte, 1922)
  • La azeno de Melesecche. Historietoj en prozo kaj versoj (Postmorte, 1922)
  • La instruistino. Novelo (Postmorte, 1922)
  • Leteroj al la amiko de opuntioj (postmorte, 1943)

Notoj redakti

  1. La vesperaj vigladoj de Neri kolektas rakontojn publikigitajn de 1877 ĝis 1881 en la "Rassegna settimanale", revuo direktita de Sidney Sonnino, krom Dolci ricordi, kiu aperis en "La domenica del fracassa" (16a de januaro 1885), kaj Scampagnata, verkita specife por kompleta eldono, farita ĉe la eldonejo Casa Editrice Barbèra en Florenco en 1882.
  2. Domenico Proietti, voĉo en DBI, 1998

Aliaj projektoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti