Richard P. Binzel

usona astronomo

Richard P. BINZEL (naskiĝis en 1958) estas usona astronomo kaj profesoro pri planedoscienco ĉe la Masaĉuseca Instituto de Teknologio. Li inventis la Torinan skalon, metodon de kateoriigo de la danĝero de alfrapo fare de la Apud-Teraj Objektoj kiel asteroidoj kaj kometoj.

Richard P. Binzel
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1958 (1958-01-01) (66-jaraĝa)
en Washington Court House
Ŝtataneco Usono
Alma mater Macalester College
Okupo
Okupo astronomo • universitata instruisto
TTT
Retejo https://eapsweb.mit.edu/people/rpb
vdr

Binzel ricevis la Premion H. C. Urey de la American Astronomical Society en 1991. Li ankaŭ estis premiita de la MacVicar Faculty Fellowship,[1] pro alt-kvalita instruo ĉe MIT en 1994. Li estas kun-enketisto por la misio OSIRIS-REx, kiu celas revenigi specimenon el la asteroido 101955 Bennu.

Binzel estis en la Komitato de Planeda Difino,[2] kiu disvolvis la proponon de kunveno de Prago de la Internacia Astronomia Unio en 2006 : ĉu Plutono estu plu rigardita kiel planedon. Tiu propono estis reviziita dum la kunveno kaj Plutono estas nuntempe konsiderata kiel nanoplanedon. Tamen, Dr Binzel havis fortan malŝaton kontraŭ tiu kolektiva decido kaj preferis, ke Plutono gardu sian plenan statuson de planedo.

Binzel estas eldonisto de la libroj : Seventy-five years of Hirayama asteroid families : the role of collisions in the Solar System history kaj Asteroid II.

Asteroidoj malkovritaj : 3
11868 Kleinrichert 2-a de oktobro 1989
13014 Hasslacher 17-a de novembro 1987
29196 Dius 19-a de decembro 1990

Laŭ Minor Planet Center li malkovris 3 asteroidojn[3] inter 1987 kaj 1990. La asteroido 2873 Binzel estis nomita en lia honoro.[4]

Notoj kaj referencoj redakti