Robert Antelme

franca verkisto

Robert ANTELME (Sartène, 5-a de Januaro 1917 - Parizo, 26-a de Oktobro 1990) estis verkisto kaj membro de la franca rezistado. Deportita al koncentrejoj de Buchenwald kaj de Dachau, li estas speciale konata kiel aŭtoro de libro pri sia sperto en tiuj koncentrejoj, titolita La homa specio (L'Espèce humaine).

Robert Antelme
Persona informo
Naskiĝo 5-an de januaro 1917 (1917-01-05)
en Sartène
Morto 26-an de oktobro 1990 (1990-10-26) (73-jaraĝa)
en 7-a arondismento de Parizo,  Francio
Tombo Tombejo de Montparnasse
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Edz(in)o Marguerite Duras
Okupo
Okupo poeto • verkisto • membro de Franca rezistado
vdr

Biografio redakti

En 1939 li edziĝis al Marguerite Duras, kiu tiam laboris por eldonejo. Ilia unua filo mortis dumnaske en 1942. Samjare Marguerite Duras ekkonis Dionys Mascolo, kiu iĝis ŝia amanto. Dum la Okupacio de Francio, Marguerite Duras kaj Robert Antelme estis membroj de la franca rezistado. Ilia grupo falis en embusko, kaj kvankam Marguerite Duras sukcesis fuĝi helpita de Jacques Morland (kaŝnomo de François Mitterrand), Robert Antelme estis arestita kaj sendita al koncentrejo la 1an de junio 1944. El Buchenwald li estis sendita al Gandersheim, dependaĵo de Buchenwald en iama neuzita preĝejo, proksime de fabriko. Fine de la milito, François Mitterrand trovis Robert Antelme en la koncentrejo de Dachau, malsana, elĉerpita kaj malfortigita pro monatoj de kaptiteco en la plej aĉaj kondiĉoj kaj organizis lian revenon al Parizo. Marguerite Duras rakontis lian revenon en sia libro La Douleur.

Robert Antelme publikigis pri la koncentrejoj faman libron, L'Espèce humaine, en 1947. Tiu libro tamen ne sukcesis kaj estis preskaŭ forgesita. Ĝi estis dediĉita al Marie Louise, lia fratino mortinta dum la deportado. En la libro li montras kiel estis deportitaj kiuj konservis sian konscion antaŭ la “plej malbonaj homaj kruelaĵoj”. La priskribitaj homoj, reduktitaj al stato de “ŝelmanĝantoj”, vivas en obseda bezono kaj vivkonscio.

Robert Antelme fondis, en 1945, kun Marguerite Duras, eldonejon, nome “La cité universelle”. La paro divorcis en 1946, sed ili plue kunlaboris, ekzemple en 1959 je peto de Raymond Rouleau, adaptis Les Papiers d'Aspern, teatraĵo de Michael Redgrave, el romano de Henry James. Li plue laboris diskrete en la literaturaj medioj, kunlaboris kun la revuo Les Temps modernes kaj aktivis en la Franca Komunista Partio, kiun li forlasis en 1956, post la subpremado fare de la trupoj de la Pakto de Varsovio de la Hungara revolucio de 1956.

Verkoj redakti

  • Vengeance ?, Les Vivants, Cahiers publiés par des prisonniers et déportés, 1946; Farrago, 2005; Herman, 2010.
  • L'Espèce humaine, Gallimard, 1947, 1957, 1999.

Bibliografio redakti

  • Marguerite Duras, La Douleur, POL, Paris, 1985.
  • Martin Crowley, Robert Antelme, l'humanité irréductible, Éditions Léo Scheer, 2004.
  • Georges Perec, Robert Antelme ou la vérité de la littérature, dans L.G., Une aventure des années soixante, Seuil, 1992.
  • Maurice Blanchot, L'Entretien infini, Gallimard, 1969.