Robert Bosch (Albeck, 23-an de septembro 1861 - Stutgarto, 12-an de marto 1942) estis germana inventisto, inĝeniero, industriisto kaj filantropo. Li estis en 1886 fondinto de la entrepreno Robert Bosch GmbH.

Robert Bosch
Persona informo
Naskiĝo 23-an de septembro 1861 (1861-09-23)
en Albeck,  Germanio
Morto 12-an de marto 1942 (1942-03-12) (80-jaraĝa)
en Stutgarto
Tombo Waldfriedhof Stuttgart
Ŝtataneco Virtembergo
Subskribo Robert Bosch
Memorigilo Robert Bosch
Familio
Frat(in)o Carl Friedrich Alexander Bosch
Edz(in)o Anna Bosch
Infanoj Paula Zundel • Margarete Fischer-Bosch • Robert Bosch Jr. • Eva Madelung • Robert Bosch
Okupo
Okupo entreprenisto • inventisto • metiisto • inĝeniero • industriisto • fabricator
vdr

Juneco redakti

Bosch naskiĝis en la vilaĝo Albeck apud Ulm. Li estis la dekunua el dekdu infanoj de la bonhava pensionestro, terkulturisto kaj bierfaristo Servatius Bosch kaj lia edzino Maria Margaretha. Ambaŭ gepatroj heredis grandajn biendomojn. La patro havis bonan lernejan edukon.

De 1869 ĝis 1876 Robert Bosch frekventis la mezlernejon en Ulm post kio li, pro konsilo de sia patro, havis edukon por fajnmekanisto. Sekve li laboris dum kelkaj jaroj en nombro da entreprenoj en Germanio, Britio kaj Usono.

Entrepreno redakti

En 1886 li fondis propran entreprenon, la Werkstätte für Feinmechanik und Elektrotechnik en Stutgarto. Pro mendo de kliento Robert Bosch disvolvis en 1887 la unuan magnetsparkilon, kio tiam uzatis por la fuelsparkado de idlantaj motoroj. Dek jarojn pliposte, en 1897, Bosch sukcese instalis magnetsparkilon en aŭtomobilo. Per tio li trovis solvon por unu el la plej grandaj teknikaj problemoj kun kio la aŭtomobiltekniko tiam luktis. Li tuj fariĝis sukcesplena liveranto en la aŭtomobilsektoro.

En 1898 Bosch malfermis en Britio sian unuan eksterlandan reprezentejon. Unu jaron pliposte sekvis Francio kaj en 1906 Usono. En 1913 la entrepreno havis filialojn en ĉiuj mondpartoj kaj 88 procentoj de la debit estas realigita ekster la landlimoj.

Inventoj redakti

Bosch perfektigis la fuelpumpilon por dizelmotoroj, pro kio la dizelmotoro estis taŭga por la aŭtomobilindustrio.

Politiko redakti

La entrepreno de Bosch enkondukis en 1906 kiel unu el la unuaj en Germanio la okhoran labortagon. La produktiveco de la laboristoj per tio estis stimulata. Ankaŭ enkondukiĝis du-skipo-sistemo.

Dum la 1920-aj jaroj Robert Bosch ankaŭ politike aktivis. Kiel liberala entreprenisto li estis membro de diversaj ekonomikaj komisionoj. Li multe investis en energiaj kaj financaj rimedoj por la repacigo inter Germanio kaj Francio. Li esperis kaŭze de tio je daŭra paco en Eŭropo kaj je fondiĝo de eŭropa ekonomia regiono sen doganobarieroj.

Filantropio redakti

Pro lia sento de sociala respondeco Bosch donis gravajn donacojn al la germana lando Virtembergo kaj la urbo Stutgarto. Apoteozo de tiu engaĝo estis la konstruo de hospitalo kio en 1940 disponeblis por la loĝantoj de la urbo Stutgarto. En 1937 Bosch en sia testamento registris ke post sia morto la dividendo el la entrepreno estu uzata por subteni bonfaraĵojn.