Robert R. FORTIER (1926 - 2005) estis usona aktoro, dancisto kaj komerca fiŝkaptisto kiu partoprenis filmon Incubus.

Robert Fortier
Persona informo
Naskiĝo 5-an de novembro 1926 (1926-11-05)
en Holivudo
Morto 1-an de januaro 2005 (2005-01-01) (78-jaraĝa)
en Orange
Ŝtataneco Usono vd
Profesio
Okupo filmaktoro • aktoro • reĝisoro vd
Aktiva en Usono vd
Aktiva dum 1950– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li komencis sian aktoran karieron per muzikfilmo Let's Dance de Fred Astaire (1950). Dum sekvaj jaroj li laboris kiel ekstrula dancisto en muzikifilmoj kiel Show Boat, Texas Carnival kaj Singin' in the Rain. Lia unua listigita rolo estis en Lady in the Dark (1954), post li laboris en filmoj The Girl Rush inter aliaj kaj televidserioj kiel Have Gun - Will Travel. Dum 1960-aj jaroj li aktoris en televidserioj Bonanza, The Fugitive, Gunsmoke, Combat!, The Lucy Show, Star Trek kaj Historias para no dormir (Hispanio).

En 1966 li partoprenis la esperantlingvan filmon Incubus kiel Olin.

Dum la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj li aktoris en kinfilmojn McCabe & Mrs. Miller, 3 Women, Heaven Can Wait, A Wedding, HealtH, Popeye kaj O.C. and Stiggs.

Eksteraj ligiloj redakti