Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
Rodinolo aŭ α-citronelolo estas kemia kunmetaĵo apartenanta al la familio de la nesaturitaj terpenaj alkoholoj, izomero de la citronelolo, kaj konsistanta je 10 karbonatomoj, 20 hidrogenatomoj kaj unu oksigenatomo. Komerce, rodinolo estas miksaĵo de citronelolo kaj geraniolo, senkolora likvaĵo kun agrabla odoro uzata en la fabrikado de parfumoj kaj kosmetikaĵoj. Rodinolo posedas antifungajn kaj antibakteriajn proprecojn.
Ili estas izomeroj kaj ambaŭ estas nesaturitaj branĉohavaj terpenaj alkoholoj, sed la unua prezentas la duoblan ligilon en la 7-a karbonatomo kaj la dua prezentas la duoblan ligilon en la 6-a karbonatomo.